Fortikaĵo kastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Resto de kastro en Póvoa de Varzim (Portugalio).
Kastro de Bornejro, en la municipo de Cabana de Bergantiños (Galegio, Hispanio).

Kastro estas tipo de fortikaĵa vilaĝo ĝenerale antaŭromia kvankam ekzistas postaj ekzemploj kiuj pludaŭris ĝis la Mezepoko, ekzistaj en Eŭropo kaj propraj de fino de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko; antikvaj studoj asociigis ilin kun la civilizacio de la keltoj, sed aktuale oni dubas pri tiaj rezultoj. Ili troviĝas ofte en la Iberia Duoninsulo ĉefe norde kaj okcidente.

La termino kastro devenas el la latina castrum, kiu signifas "militan fortifikaĵon", ĉar tre ofte la loĝdomoj estis ene de ĉirkaŭa protekta murego foje kun tureto. Estis nek rektaj stratoj nek anguloj kaj la domoj estis rondoformaj. Restas el tiuj domoj malaltaj muroj el ŝtono; kaj plej verŝajne la tegmento estis vegetala kaj el koto kaj malaperis. Ili situis en lokoj protektitaj nature (altaĵoj, riverflankoj, duoninsuloj), ĉe fontoj kaj terkultivejoj kaj ĉe la limo inter tiuj kaj paŝtejoj.

La defenda celo funkciis tiel ke la disigita loĝantaro trakampare kaze de danĝero venis rifuĝiĝi ene de la "kastro". La specifa situigo de tiaj vilaĝoj supozigas ke funkciis reto interkonektita inter ili.

Ŝajne ili ekzistis ĝis la 1-a jarcento a.K. Dum la etendo de la kutimaro de la novaj loĝantoj devenaj el Romio, tiu indiĝena sistemo malaperis.