Ekspedicio Baudin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekspedicio Baudin [bodEn] de 1800 al 1803 estis franca ekspedicio por mapigi la marbordon de Aŭstralio. Nicolas Baudin Oktobre de 1800 li estis elektita por estrado de la ekspedicio. Li disponis el du ŝipoj nome Le Géographe, kiun li mem kapitanis, kaj Le Naturaliste, kies kapitano estis Jacques Hamelin, kaj estis akompanata de naŭ naturalistoj kaj botanikistoj, inter ili Jean Baptiste Leschenault de la Tour, François Péron kaj Charles-Alexandre Lesueur.

Le Géographe kaj Le Naturaliste

En 1801 Nicolas Baudin atingis Aŭstralion. Li malkovris parton de la suda marbordo kaj estis la unua eŭropano kiu malkovris la okcidentan marbordon[1] Pro tio ankoraŭ multaj lokoj de Okcidenta Aŭstralio havas francajn nomojn nune: Baudin Beach, Peron Peninsula, Faure Island, Gantheaume Point.

Aprile de 1802 ili trafis la britan ŝipon Investigator kies kapitano estis Matthew Flinders, ankaŭ engaĝiĝinta en mapigi la marbordon, en Encounter Bay kie nune estas Suda Aŭstralio. Baudin haltiĝis en la brita kolonio Sidnejo por akiri manĝon kaj novan ŝipon dum li sendis Le Naturaliste revene hejmen kun la kolektitaj specioj. Li direktis sin al Tasmanio kaj pluis norden al Timoro. Revene hejmen, Baudin haltiĝis ĉe Port-Luiso, nuna insulo Maŭricio (tiam laŭnome Insulo de Francio), kie li mortiĝis pro tuberkulozo. La ekspedicio fine revenis al Francio en 1804.

Tiuj francoj havis pacemajn rilatojn kun ĉiuj aboriginaj popoloj kiujn ili trafis. Ili fakte produktis valorajn etnologiajn studojn pri indiĝenoj de Tasmanio, kiuj estis onigitaj laŭ la britia koloniigo de Tasmanio komence de la 19a jarcento.

Laŭ reserĉistoj de la Universitato de Adelajdo, dum tiu ekspedicio Baudin preparis informon por Napoleono pri vojoj por invadi kaj konkeri la britan kolonion ĉe Sydney Cove.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M.L. Freycinet, Carte Générale de la Nouvelle Hollande dressée par M. L. Freycinet Commandant de la Goëllette le Casuarina, An 1808. Louis Freycinet, Atlas Historique, Paris, 1811. [1]
  2. "Sacre bleu! French invasion plan for Sydney", ABC News, 10-a de decembro 2012.