Francaj vilaĝoj detruitaj dum la Unua Mondmilito
Meuse (Mozlando), franca departemento
[redakti | redakti fonton]La Unua Mondmilito postlasis gravegajn sekvojn, precipe dum la Batalo apud Verduno en 1916; naŭ vilaĝoj en la departemento Mozlando estis tute detruitaj dum la bataloj. Pro rememorigaj kialoj, sed ankaŭ ĉar la eksplodeblaj municioj estas tro multnombraj, ĉar la terenoj estas tute aliigitaj kaj poluitaj, ses inter ili ne estis iam rekonstruataj. Post la milito, estis tamen decidata ke ili ne dependu de aliaj komunumoj kaj tiel konservu sian propran memoraĵon. Ili estas administrataj de konsilio komunuma konsistanta el tri membroj, kiujn nomumas la prefekto, la estro de la departemento.
Tioj estas ankaŭ vokitaj "Vilaĝoj mortaj por Francio"
Listo de la vilaĝoj detruitaj kiuj neniam estis rekonstruataj :
- Beaumont-en-Verdunois (186 loĝantoj en 1911, neniu ekde 1918)
- Bezonvaux (149 loĝantoj en 1911, neniu ekde 1918)
- Cumières-le-Mort-Homme (205 loĝantoj en 1911 ; 3 en 1921 kaj 1 en 1990)
- Douaumont (kelkaj domoj rekonstruataj; 288 loĝantoj en 1911 ; 38 en 1921 kaj 10 en 1990)
- Fleury-devant-Douaumont, apud la memordomo de Verduno Mémorial de Verdun (422 loĝantoj en 1911 ; 12 en 1921 kaj 5 en 1990)
- Haumont-près-Samogneux (131 loĝantoj en 1911 ; 5 en 1921 kaj 0 en 1990)
- Louvemont-Côte-du-Poivre (183 loĝantoj en 1911, neniu ekde la fino de la milito)
- Ornes (kelkaj rekonstruitaj domoj, 718 loĝantoj en 1911, 23 en 1921, 10 en 1990)
- Vaux-devant-Damloup alinome Vaux
Marne
[redakti | redakti fonton]Kvankam tio estas malpli bone konata, same okazis en la departemento Marne, kie kelkaj vilaĝoj ankaŭ estis tute detruitaj dum la Unua Mondmilito. Neniam ili estis rekonstruitaj. Tiuj komunumoj malaperis en la jaro 1950 dum estiĝo de la militkampo Suippes kaj iliaj teritorioj nuntempe dependas de la najbaroj komunumoj, kiuj ĉiu aldonis al sia propra nomo la nomon de malaperinta komunumo.
Listo de la komunumoj detruitaj kaj malaperintaj :
- Hurlus, dependas de Wargemoulin-Hurlus
- Le Mesnil-lès-Hurlus, dependas de Minaucourt-le-Mesnil-lès-Hurlus
- Perthes-lès-Hurlus, dependas de Souain-Perthes-lès-Hurlus
- Ripont, dependas de Rouvroy-Ripont
- Tahure, dependas de Sommepy-Tahure
Pli okcidente, en la direkto al Reims, troviĝas du aliaj detruitaj vilaĝoj :
- Moronvilliers, kiu dependas nun de Pontfaverger-Moronvilliers
- Nauroy, kiu nun dependas de Beine-Nauroy
Meurthe-et-Moselle
[redakti | redakti fonton]Listo de la komunumoj detruitaj kaj malaperintaj :
Kaj alie ...
[redakti | redakti fonton]En la cetera parto de la zono ruĝa , kiel ekzemple en la francaj departementoj Nord, Pas-de-Calais aŭ Somme, estis urboj detruitaj. En Bailleul, en la departemento Nord, staris nur ununura domo. La komunumo La Bassée estis kvazaŭ tute ĝistere detruitaj. Multaj vilaĝoj apud Arras, en la regionero Artois, en la Flandroj kaj en la mineja baseno devis esti komplete rekonstruataj. Oni rekonstruis ilin ofte laŭ la sama katastra plano, pro bienaj kaŭzoj. ... .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Site internet sur les villages détruits Arkivigite je 2006-03-13 per la retarkivo Wayback Machine (franclingve : la ttt-ejo de la detruitaj vilaĝoj)
- Chemin de mémoire (Rememorigaj vojoj, en la franca)