Limey-Remenauville
| Limey-Remenauville | ||
| komunumo | ||
Preĝejo Naskiĝo de la Dipatrino en Limey
| ||
|
||
| komunumo en Francio | ||
|---|---|---|
| Oficiala nomo: Limey-Remenauville | ||
| Regno | ||
| Regiono | Loreno | |
| Departemento | Meurthe-et-Moselle | |
| Kantono | Thiaucourt-Regniéville | |
| Arondismento | Toul | |
| Komunumaro | Chardon lorrain | |
| Situo | Limey-Remenauville | |
| - koordinatoj | 48° 53′ 13″ N 05° 53′ 45″ O / 48.88694 °N, 5.89583 °O (mapo) | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 340 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 235 m s. m. | |
| Areo | 18,33 km² (1 833 ha) | |
| Loĝantaro | 219 (2011) | |
| Denseco | 11,95 loĝ./km² | |
| Urbestro | René Lorrain | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 54470 | |
| INSEE | 54316 | |
| Retpaĝo: Limey en Communes des 3 vallées | ||
Laŭloka nomo : Liméen
| ||
Limey-Remenauville estas franca komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle kiu troviĝas en la en la historia kaj kultura regiono Loreno[1] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Administre la komunumo apartenas al la arondismento Toul kaj al la kantono Le Nord-Toulois - ĝis marto 2015 ĝi apartenis al malnova kantono Thiaucourt-Regniéville. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 317 loĝantoj sur areo de 18,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Euvezin, Fey-en-Haye, Flirey, Lironville, Mamey, Noviant-aux-Prés, Thiaucourt-Regniéville kaj Viéville-en-Haye.
Geografio
redakti
Limey-Remenauville situas en plataĵo de Haye. Thiaucourt troviĝas je 12 km-oj kaj Pont-à-Mousson troviĝas je 14 km-oj.
Limey-Remenauville enhavas la vilaĝon Limey kaj du bienoj (Sainte Barbe kaj Ansoncourt) en la forminta komunumo de Réménauville.
Oni kultivas tie tritikon, hordeon kaj kolzon.
Historio
redakti
El Halstatt oni trovis bronzan brakringon.
La unua mencio pri Ansoncourt okazis en la jaro 815 sub la nomo "in fine Adsosoloniaga en ĉarto de Ludoviko la Pia, ĝi aperis en ĉarto de la episkopo de Meso en 903 sub la nomo "in Adsoloni manso. Ĝi alpartenis al la abatejo de Gorzo. Poste ĝi aperis en la jaro 947 en la formo "Ansani Curtis" kaj ĉirkaŭ la jaro 1138 en la formo "Anssoncurte", en epoko, kiam ĝi apartenis al la abatejo de Saint-Benoît-en-Woëvre. La unua mencio pri Limey okazis en 973 en formo "Limer". La unua mencio de Remenauville datiĝas nur de 1402.
Dum tridekjara milito estis plimulto de la vilaĝo detruita.
Dum la unua mondmilito la fronto estis tie. Limey estis franca kaj Reménauville germana. La vilaĝo Reménauville estis tute detruita dum la mondmilito. Neniam rekonstruita, oni nur en 1929 konstruis preĝejeton tie anstataŭ la malnova katolika preĝejo kaj ĝia ruina areo estis ligita al Limey en 1942. En 1962 la nomo Remenauville estis simbole aldonita al tiu de Limey por formi la komunumonomon "Limey-Remenauville".
Vidindaĵoj
redaktiBlanka ŝtona bulo kun stelo inter Remenauville kaj Limey estas memoraĵo de la atako de la 2-a usona infanteria divizio la 12-an de septembro 1918.
Esperanta vivo
redaktiOkaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (2,53 %) en 2014.
Konataj lokuloj
redakti- Dominique Jacquin, agronomo, esperantisto kaj administranto de Vikipedio je la nomo pino (n. la 9-an de julio 1958 en Nancio, m. la 19-an de januaro 2017 en Beaune) estas entombigita tie apud la familia bieno.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ artikolo Loreno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- (2009) Limey au fil du temps.
- (2010) Un terroir lorrain à l'ouest de Thiaucourt.




