Vikipedio:Administrantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Administranto de Vikipedio)
La balailo estas simbolo de la administrantoj
Kelkaj administrantoj de la Vikipedio en Esperanto: Blahma, DidiWeidmann kaj KuboF

Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas "la rajton de sistema administranto". La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikipedio, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administrantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Kapabloj de administrantoj[redakti fonton]

Administranto estas uzanto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

  • Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
  • Restarigo de misforigitaj paĝoj
  • Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
  • Protekto de certaj paĝoj (tiam nur administrantoj plu rajtas redakti ilin)
  • Esplorado de la datumbazon per SQL

La programaro MediaWiki, sur kiu la Vikipedio funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

Ŝloso de paĝo[redakti fonton]

  • La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.
  • Ŝlosi kaj malŝlosi paĝojn. Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj – por pliaj informoj vidu Vikipedio:Reguloj por ŝlositaj paĝoj.

Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj[redakti fonton]

  • La administrantoj povas forviŝi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forviŝo sur la paĝo Vikipedio:Balotado pri forviŝo. Se tie estis farita decido forviŝi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Iam estas forviŝado de paĝoj pure teĥnika afero, ekz. en la kazo, ke apartigilo malhelpas ĉe alinomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis damaĝita. Alifoje oni per viŝado forigas evidentan vandalismon aŭ materialon, kiu malobeas la aŭtorajn rajtojn.
  • La administrantoj povas trarigardi la forviŝitajn paĝojn kaj renovigi ilin.
  • La administrantoj povas forviŝi bildojn. Ili povas ankaŭ restarigi ilin, se ili estis forigitaj post la 16a de junio 2006.

Revenigado de ŝanĝoj[redakti fonton]

  • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de malsamoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la ligilo en jena formato: "malfari ĉiujn redaktojn de la uzanto". Per klako al tiu ĉi ligilo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris alia uzanto, kaj la ŝanĝo estas markita kiel "redakteto" ("e") kun resumo, kiu tekstas: "Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono."

Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

  • La administrantoj povas el la paĝo Lastaj ŝanĝoj kaŝadi vandalismon. Por tio sufiĉas nur aldoni al la URL por aliro al la Uzanta listo de kontribuoj jenan kodon: &bot=1. Ekz.: //eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:Kontribuoj&target=Vandal&bot=1 . Se oni sur tiu ĉi paĝo alklakas al la ligilo por malfari la ŝanĝojn, estos kaj la origina redakto, kaj la redakto reveniganta la antaŭan staton kaŝitaj en la implicita bildigado de listo de lastaj ŝanĝoj (kaj estos signita per atributo "robot"). La ŝanĝoj ne estas kaŝitaj el la listo de kontribuoj, de paĝo-historioj, aŭ de listo de observataj paĝoj, nur ili implicite ne montriĝas. Por ke ili montriĝu, necesas alklaki la ligilon "montru robotojn". Celo de tiu ĉi funkcio estas limigi malhelpadon fare de vandalo. Tiu ĉi eco devas ne esti misuzata dum malfarado de normala redakto. Ĝi estas uzebla nur por simplaj kazoj de evidenta vandalismo.

Forbarado de uzantoj (estis: Blokado kaj malblokado de uzantoj)[redakti fonton]

La administrantoj povas:

  • forbari IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantonomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
  • repermesi la forbaritajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantonomojn
Vidu ankaŭ la liston de forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj kaj la forbarprotokolon de antaŭaj forbaroj. (Antaŭe uziĝis la nocioj bloki kaj (mal)blokado.)

Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj[redakti fonton]

  • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzantointerfaco de redaktado per paĝoj en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.
  • En tiu ĉi nom-spaco ekzistas ankaŭ la paĝoj MediaWiki:Vector.css kaj MediaWiki:Vector.js, kaj pliaj paĝoj kun finaĵoj .css kaj .js, per kies redakto eblas ŝanĝi la CSS-stilon kaj ŝanĝi aŭ aldoni JavaScripton, kiuj estas uzata en la Vikipedio. Ekde jaro 2018 kutimaj administrantoj ne plu rajtas redakti tiujn paĝon. Anstataŭe estas postulata aparta rajto "interfaca administranto".

SQL-demandoj[redakti fonton]

Administrantoj ne plu kapablas fari tion.

  • Se tio estas permesita en la sistema agordo, povas la administrantoj fari rektajn SQL-demandojn (nur legajn) al la datumbazo. Tiu ĉi eco estas kutime malpermesita pro komput-povaj kialoj.

La ceteraj niveloj de aliroj[redakti fonton]

Krom la aliro "administranto" ekzistas en la programo MediaWiki kelkaj aliaj niveloj de aliro – ĉi tie vicigite laŭ la kreskanta kvanto da povoj; la administrantoj apartenas tuj post la registritajn uzantojn:

Registritaj uzantoj[redakti fonton]

Normalaj uzantoj (inkluzive de la vizitantoj, kiuj ne registriĝis) povas fari plimulton da agoj, inkluzive de tiuj la plej gravaj, nome redakti la artikolojn kaj helpi kun bontenado de la Vikipedio.

Sed nur la registritaj uzantoj povas alŝuti datumarojn kaj alinomi la paĝojn. Por registriĝi vidu Specialaĵo:Userlogin.

Burokratoj[redakti fonton]

Burokratoj estas administrantoj kun specialaj rajtoj, burokratoj povas ŝanĝi la ceterajn uzantojn al la stato de administrantoj (sed ne depreni la staton de administranto). Atribuado de la rajto estas registrata en la Libro de la administrantoj kun specialaj rajtoj.

Stevardoj[redakti fonton]

La uzantoj kun la rajtoj de Stevardo povas laŭ interkonsento ŝanĝi uzantorajtojn de ajna uzanto en ajna projekto de la fondaĵo Wikimedia. Tio ebligas atribui kaj depreni administrantajn rajtojn kaj signi uzantojn per la atributo "robot". Ilia agado estas registrata sur meta:Special:Log/rights. Postuloj pri ilia helpo apartenas al la paĝo meta:Requests for permissions. Stevardoj kutime ne faras la agadojn, kiujn povas fari la loka administranto kun specialaj rajtoj (burokrato).

Evoluigantoj[redakti fonton]

La plej alta nivelo de aliro (fakte tio estas la tuta grupo de alir-niveloj, la diferencoj por normala uzanto ne estas videblaj) estas evoluiganto. La evoluigantoj povas fari rektajn ŝanĝojn en la softvaro kaj la datumbazo de Wikipedia (la tuta multlingva Vikipedio, do inkluzive de la Esperanta Vikipedio). Evoluigantoj kutime ne faras la plimulton de kutimaj administrantaj funkcioj. Evoluigantojn eblas kontakti pere de e-poŝta konferenco Wikitech-L aŭ ĉe IRC-kanalo #mediawiki. Por la listo de evoluigantoj kaj por aliaj informoj vidu meta:Developer (en la angla lingvo).

Reguloj pri administrantigo kaj maladministrantigo[redakti fonton]

Plibonigeblaj reguloj laŭ proponoj el la diskutpaĝo.

Administrantigo[redakti fonton]

Se vi volas kandidatiĝi, menciu vian nomon sur la koncerna paĝo. Se post du semajnoj, la kvanto de voĉoj por via kandidatiĝo estas almenaŭ la duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, vi estos administrantigita de burokrato.

Maladministrantigo[redakti fonton]

Jen paĝo por superrigardi maladministrantigojn.

Maladministantigi uzanton povas stevardo laŭ peto de la Esperanta vikipedia komunumo en jenaj kazoj :

  1. Se iu administranto mem deziras eksoficiĝi, tion li rajtas fari sen baloto. Li nur menciu tion sur tiu ĉi diskutpaĝo. Lia maladministrantigo okazos du semajnojn post la anonco, kondiĉe ke li ne malkonfirmis la anoncon dum tiu periodo.
  2. Se administranto plurfoje misuzas siajn rajtojn, iu ajn vikipediisto rajtas proponi lian maladministrantigon. La plendanto iniciatu baloton sur la koncerna paĝo kaj prezentu klarajn argumentojn. Li cetere kaj devige anoncu la baloton en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita administranto. Post du semajnoj, la administranto estu eksigita se estas pli ol 50% da malfavoraj voĉdonoj.
  3. Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo.[noto 1] La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton.

Nunaj administrantoj[redakti fonton]

La nuntempaj administrantoj ĉe la Esperantlingva Vikipedio estas:

Uzantonomo Persona nomo Familia nomo Aliaj rajtoj Statuso ekde Lando
1 Blahma (d k RK @) Marek Blahuš 15/05/2012  Ĉeĥio
2 Gamliel Fishkin (d k RK @) Gamliel Fiŝkin 26/05/2016  Rusio
3 KuboF Hromoslav (d k RK @) Michal Matúšov 18/02/2013  Slovakio
4 Narvalo (d k RK @) 22/09/2005  Hungario
5 Salatonbv (d k RK @) 15/08/2014  Japanio
6 ThomasPusch (d k RK @) Thomas Pusch Burokrato 02/04/2010  Germanio
7 Tlustulimu (d k RK @) René Philipp Burokrato 11/07/2008  Germanio
8 Yekrats (d k RK @) Scott Starkey 17/08/2005  Usono
9 LiMr (d k RK @) Burokrato 01/07/2019  Ĉeĥio
10 Kani (d k RK @) José María Salguero Rodríguez 07/08/2023  Hispanio

Por ĝisdate kontroli la liston de aktivaj administrantoj, vidu la ilojn en la sekcio #Eksteraj ligiloj.

Iamaj administrantoj[redakti fonton]

Uzantonomo Persona nomo Familia nomo Rajtoj Ekde[noto 2] Ĝis[noto 2] Lando
1 ArnoLagrange (d k RK @) Arno Lagrange Burokrato 13/10/2003
B: 2005
26/02/2013
B: 26/02/2013
 Francio
2 Brion VIBBER (d k RK @) Brion Vibber Administranto 06/11/2001 27/03/2013  Usono
3 darkweasel94 (d k RK @) Administranto 05/08/2013 08/01/2016  Aŭstrio
4 Gabriel_BEECHAM (d k RK @) Gabriel Beecham Administranto 12/04/2004 02/08/2008  Irlando
5 Kunar (d k RK @) Gunnar Fischer Administranto 22/02/2008 14/05/2008  Germanio
6 Oryanw (d k RK @) William O'Ryan Administranto 19/07/2007 03/03/2008  Usono
7 PaulP (d k RK @) Paul Peeraerts Administranto 22/03/2009 08/01/2016  Belgio
8 Petr Tomasovsky (d k RK @) Petr Tomasovsky Administranto 30/05/2011 25/08/2012  Ĉeĥio
9 Thomas Guibal (d k RK @) Thomas Guibal Administranto 16/11/2007 21/09/2016  Francio
10 Unukorno (d k RK @) Administranto 2003 2005  Germanio
11 לערי ריינהארט (d k RK @) Reinhardt Wiewe Administranto 20/03/2005 12/11/2016  Germanio
12 Alaudo (d k RK @) Aleksandr Galkin Burokrato 02/11/2005 19/07/2020  Rusio
13 Vikiano (d k RK @) Leandro Abrahão Administranto 08/12/2016 13/01/2021  Brazilo
14 DidiWeidmann (d k RK @) Dietrich Michael Weidmann Birokrato 22/02/2008 24/07/2023   Svislando
15 Chuck SMITH (d k RK @) Chuck Smith Administranto 06/11/2001 24/07/2023  Usono
16 Lingveno (d k RK @) Beĥruzbek Oĉilov Administranto 13/12/2015 04/11/2017  Uzbekio
17 Castelobranco (d k RK @) Michel Castelo Branco Administranto 21/12/2009 26/07/2023  Brazilo
18 RG72 (d k RK @) Stanislavo Belov Administranto 02/09/2017 03/01/2024  Rusio
19 Marcos (d k RK @) Marcos Kramer Administranto 13/12/2005 14/01/2024  Argentino
  1. Ĝisdatigita al hodiaŭ, tio estas ekde la 28-a de marto 2023.
  2. 2,0 2,1 Surbaze de la paĝo Kandidatoj

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]

  • Stewardry. Ilo kiu ĝisdate montras la datojn de (A) la lasta redakto, kaj de (B) la lasta administranta ago.
  • Adminstats. Statistiko pri aktivado de administrantoj dum la lasta jaro
  • Adminstats. Statistiko pri aktivado de administrantoj dum la lasta monato