Francisco Coréal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Coréal
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1648 (1648-01-01)
Morto 1-an de januaro 1708 (1708-01-01) (60-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Francisco Coréal estas la aŭtoro de libro Les voyages de François Corréal aux Indes Occidentales (La Vojaĝoj de Francisco Coréal al Okcidentaj Hindujoj) en 1722. La libro famegiĝis en Francio kaj estis unu el informfontoj preferindaj pri Ameriko en tiu lando dum la 18-a jarcento kaj ĝi havis multajn reeldonoj, kvankam ĝi estas falsa.

La libro deklaris sin tradukita el la hispana, sed estas neniu volumeno konata de ĝi en tiu lingvo, krom ne estas registro de ĝia eldono en Hispanio. La frazoj en la hispana kiu aperas en la libro estas eraraj, ekzemple: "Valgha-me Dios! estas son heregas lutheranas!" anstataŭ "¡Válgame Dios! estos son herejes luteranos". La aŭtoro ankaŭ atakas forte la Katolikan Eklezion kaj la hispanan regnon, tre eble ĝi estis kalvinisma. Tre eble la originalo estas nederlanda, ĉar en la nederlanda eldono estas partoj, kiuj mankas en franca versio.

La verko ŝajnas kunigi informojn de veraj vojaĝantoj kaj tiamaj eŭropaj antaŭjuĝoj pri Sudameriko, eble ĉar konfirmis antaŭjuĝojn ĝi estis tiel fama.