Frans Joris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frans Joris
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1851 (1851-03-25)
en Deurne (Belgio)
Morto 23-an de oktobro 1914 (1914-10-23) (63-jaraĝa)
en Antverpeno
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Statuo de Hendrik Conscience (1893), skulptita de Frans Joris

Frans JORIS (naskiĝis la 25-an de marto 1851 en Deurne, mortis la 23-an de oktobro 1914 en Antverpeno) estis belga skulptisto.[1]

Frans Joris estis lernanto de Jozef Geefs en la antverpena Akademio pri Belaj Artoj kaj en 1883 li iĝis instruisto en tiu sama akademio. Lia ateliero estis en la kapelo de la malsanulejo Sint-Anna en Korte Nieuwstraat en Antverpeno.

Plej konata estas lia statuo de la verkisto Hendrik Conscience, por kiu Conscience mem pozis. Pro malsano li tamen ne povis ĉeesti la inaŭguron en 1893 de sia propra statuo. Iom poste en la sama jaro li mortis.[2]

Joris mortis en Antverpeno kaj estis entombigita en la tombejo de Kiel. En 1936 lia tombomonumento estis translokita al la fama entombigejo Schoonselhof.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Antverpeno

  • Monumento pri Hendrik Conscience (1883), en Hendrik Conscienceplein
  • Statuo de Victor Driessens (ĉ. 1885), en Graanmarkt
  • Tombomonumento por Hendrik Conscience (1886), ekde 1936 en Schoonselhof
  • Standbeeld burgemeester Leopold de Wael (1897)
  • Monumento por Lodewijk van Bercken (1906)[4], ĉe la angulo de Leysstraat/Jezusstraat
  • Memorstatuo pri Barono Dhanis (1913)[5], siatempe meze de Zuiderlei, la nuna Amerikalei, kie komenciĝas la aŭtovojo al Gent kaj Breda.
  • Statuo por Evarist Allewaert, en la centra parko de Antverpeno

Lier

Referencoj[redakti | redakti fonton]