František Sedláček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Sedláček
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
Morto 10-an de aŭgusto 1991 (1991-08-10) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

František SEDLÁČEK (1909 - mortis la 10-an de aŭgusto 1991) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.

Inspektoro de kulturo de la distrikta nacia komitato en Třebíč (ekde 1948). Kiel tiu funkciulo li ĉiam intense subtenadis la Esperanto-klubon en Třebíč, kies membro li estis. Dum la kvindekaj jaroj li defendis la interesojn de la klubo kaj iniciatis ties enigon en la Domon de Kulturo. Pli poste li mem fariĝis direktoro de la Domo de Kulturo kaj ebligadis al la klubo ricevi subvenciojn. En la jaroj, kiam estis minacata SET en Lančov, li faris ĉion eblan, por ke la tendaro ne malestiĝu kaj ke ĝi povu plenumi siajn taskojn ĝis nun. Ekde sia pensiiĝo li aktive partoprenis en la preparoj de Somera Esperanto-Tendaro en Lančov kaj poste kiel instruisto de Esperanto. Li estis kunlaboranto de Th. Kilian kaj sugestis al li la ideon verki la tendaran lernolibron "ABC" kaj aliajn publikaĵojn. En la tempo, kiam la eldonado de Esperantaj publikaĵoj ne estis facila afero, li prizorgis, ke ĉiuj publikaĵoj de la klubo estu eldonitaj.