František Ferdinand Šamberk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Ferdinand Šamberk
Persona informo
Naskonomo František Xaver Schamberger
Naskiĝo 21-an de aprilo 1838 (1838-04-21)
en Nova Urbo
Morto 25-an de decembro 1904 (1904-12-25) (66-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Familio
Edz(in)o Julie Šamberková vd
Profesio
Okupo verkisto • reĝisoro • aktorodramaturgo vd
Aktiva en Olomouc vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

František Ferdinand ŠAMBERK, propranome František Xaver Schamberger (naskiĝis la 21-an de aprilo 1838 en Prago - mortis la 25-an de decembro 1904 en Prago) estis ĉeĥa aktoro kaj verkisto de dramoj.

Li komencis kiel amatora aktoro, en ĉeĥaj kaj germanaj vagantaj ensembloj, ekde 1859 li revenis Pragon kaj travivis tie siajn plej glorajn jarojn de aktorado. Komence li rolis en tragedioj, sed baldaŭ transiris al komikaj roloj.

Liaj farsoj kaj komedioj ofte estiĝis tre rapide, kiel reagoj je politikaj aktualaĵoj, kaj servis kiel bazo por improvizado de la aktoroj. Li bildigis la etoson de la malnova Prago, sed en siaj biografiaj dramoj (Tyl, Havlíček) li estis sentimentala.

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Boucharon (Boucharon, 1866)
  • Jen žádný sněm (Nur nenian parlamenton, 1866)
  • Blázinec v prvním poschodí (Frenezulejo en la unua ŝtup-etaĝo, 1868)
  • Já mám příjem (Mi havas salajron, 1869)
  • Hrůzostrašná noc (Angore terura nokto, 1870)
  • Sedmašedesátníci (Sesdeksepjaruloj, 1871)
  • Svatojánská pouť (Sankt-Johana Kermeso, 1872)
  • Svůj k svému aneb Svatební večer bez nevěsty (Egalulo al egalulo aŭ Nuptovespero sen fianĉino, 1873)
  • Osudná kola aneb Americký souboj (Fatalaj radoj aŭ Amerika duelo, 1873)
  • Pešť v Praze aneb vzhůru do Uher! (Peŝto en Prago aŭ Ek en la Hungarujon!, 1874)
  • Potrhlý švec (Frenezeta ŝuisto, 1879)
  • Rodinná vojna (Familia milito, 1882)
  • Jedenácté přikázání (La dekunua ordono, 1882)
  • Josef Kajetán Tyl (Josef Kajetán Tyl, 1882)
  • Podskalák (Subrokano, 1882)
  • Palackého třída č. 27 (Palacký-avenuo n-ro 27, 1884)
  • Karel Havlíček Borovský (Karel Havlíček Borovský, 1884)
  • Éra Kubánkova (Erao de Kubánek, 1886)
  • Ravuggiollo, loupežník z Apenin (Ravuggiollo, rabisto el Apeninoj, 1889)
  • Kulatý svět (Bula mondo, 1889)
  • Břinkalovy trampoty (Afliktaj aventuroj de Břinkal, 1890)
  • Výlet pana Broučka na výstavu (Ekskurso de sinjoro Skarabeto al ekspozicio, 1893)