František Sviták

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Sviták
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1910 (1910-07-30)
Morto 4-an de marto 1978 (1978-03-04) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

František SVITÁK (naskiĝis la 30-an de julio 1910 - mortis la 4-an de marto 1978 en Prago), inĝeniero, estis ĉeĥa esperantisto, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato antaŭ fondiĝo de ĈEA, ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio, vicprezidanto de CK ĈEA, visprezidanto de Porpaca sekcio de ĈEA.

Esperantisto ekde 1932, sekretario de EK en Praha, ekde 1958 sekretario de la unua Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, en la jaroj 1965-1968 la prezidanto de la dua ĈSEK. Aktive plenumante tiujn ĉi gvidajn postenojn, inĝ. Sviták grandparte meritas pri la renovigo de la memstara esperantista organizaĵo en Ĉeĥio (1969). Dum la lastaj 12 jaroj de sia vivo li estis membro de la redakciaj rondoj de Informoj de ĈSEK, Starto kaj Paco. Li verkis skizon pri la ĉeĥoslovaka Esperanto-movado inter 1952-1968. En 1973 la prezidanto de MEM transdonis al F. Sviták Honor-Insignon de MEM.