Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franz Ferdinand d'Este)
Saltu al: navigado, serĉo
Ne konfuzu kun: "Franz Ferdinand", skota rokmuzika grupo

Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
Kronprinco de Aŭstrio-Hungario
Franz ferdinand.jpg
Regado 1896 - 1914
Devena nomo Franz Ferdinand Karl Ludwig Josef von Habsburg-Lothringen, Erzherzog von Österreich-Este
Ceteraj titoloj Arkiduko de Aŭstrio-Este
Naskiĝo la 18-an de decembro 1863(nun 1863-12-18)
en Graz, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio
Morto la 28-an de junio 1914 (50‑jara)
en Sarajevo, Bosnio-Hercegovino, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio
(murdatencita)
Tombo Artstetten. Distrikto Melk, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Antaŭulo Arkiduko Karlo Ludoviko de Aŭstrio
Sekvanto Karolo
Edzino Sofia Chotková, dukino de Hohenberg
Idaro * Sophie, Fürstin von Hohenberg (1901–1990)
* Maximilian von Hohenberg (1902–1962)
* Ernst von Hohenberg (1904–1954)
* mortnaskita filo (1908)
Dinastio Aŭstrio-Este (branĉo de Habsburgo-Loreno)
Patro Archduke Karl Ludwig of Austria
Patrino Princess Maria Annunciata of Bourbon-Two Sicilies
Religio Romkatolikismo
Subskribo Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
v  d  r
Information icon.svg

Francisko Ferdinando de Aŭstrio-Este, plennome germane Franz Ferdinand Karl Ludwig Joseph von Österreich-Este (naskita la 18-an de decembro 1863 en Graz, murdita la 28-an de junio 1914 en Sarajevo), estis aŭstria arkiduko de la Habsburga flanka linio Aŭstrio-Este kaj heredonto al la Aŭstrio-Hungaria trono. La murdo de li kaj lia edzino, fare de Gavrilo Princip en Sarajevo, kaŭzis aŭstrian militdeklaron kontraŭ Serbio, kio fariĝis la komenco de la Unua Mondmilito.

Vivo kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Arkiduko Franz Ferdinand kaj dukino Sofia de Hohenberg kun siaj infanoj

Post la sinmortigo de la kronprinco Rudolfo en 1889 kaj la morto de sia patro Karlo Ludoviko de Aŭstrio li iĝis tronheredanto. Post kiam li fariĝis en 1898 viculo de la imperiestro reganta en la Plej supera komando li pli kaj pli da influo gajnis, speciale en soldataxoj.

Francisko Ferdinando engaĝiĝis pri la modernigo kaj la pligrandigo de la aŭstriaj armeoj teraj kaj maraj kunlaborante intime kun la generalo Conrad von Hötzendorf. Internpolitike li evoluigis koncepton pri federala kaj liberala-demokratia aliaranĝo de ŝtataj instancoj, tamen sub daŭra monarkia regado de la Habsburgoj. Por kontinue sekurigi la lojalecon de la Hungaroj li eĉ taskis akceptebla la enkondukon de la ĝenerala rajto pri voĉdonado en Hungarlando. Bedaŭrinde la ideologie malferma tronheredanto ne petitis al konkreta politikado. Koncerne la eksterajn aferojn li estis en favoro de daŭra alianco kun Ruslando kaj la Germana Imperiestra Regno.

En 1900 li edzinigis la duonnobelinon Sofia Chotková.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Franz Ferdinand, Erzherzog", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]