Franz Lamberg
Franz Lamberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1791 en Mór |
Morto | 28-an de septembro 1848 (56-jaraĝa) en Buda |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstra imperio |
Familio | |
Patro | Philipp Joseph, Graf von Lamberg (en) |
Patrino | Maria Barbara, Baronesse Luzénszky de Reglicze et Luzsna (en) |
Edz(in)o | Karoline von Hoyos (en) |
Infanoj | Philipp Karl von Lamberg (en) , Franz Emerich von Lamberg (en) , Heinrich von Lamberg (en) , Theresia von Lamberg (en) , Marie von Lamberg (en) |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro oficiro |
Grafo Franz LAMBERG aŭ LAMBERG Ferenc Fülöp (la 30-an de novembro 1791, Mór (urbo) – 28-an de septembro 1848, Budao (urbo)) estis plenpotenca reĝa komisiito kaj armea komandanto en Hungario, oficiro, grandbienulo. Li ekservis en la armeo en 1810, iĝas en 1823 majoro, en 1827 subkolonelo, en 1829 kolonelo, en 1834 generalmajoro, en 1842 general-leŭtenanto. Li partroprenis en la hungara parlamento en 1847.
Li verkis germane kaj hungare, verkis artikolojn por Hírnök kaj historiajn-politikajn foliojn.
La imperiestro de Aŭstrio nomumis lin (5-an de septembro 1848) al imperiestra komisiito kaj ĉefkomandanto de Hungario. Li volis dissolvi la hungaran parlamenton, tiel alvenis en Peŝton la 28-an de septembro. La revolucia popolamaso rekonis kaj linĉis lin sur la tiama Danuba ponto Széchenyi-Ĉenponto.
Tiu okazintaĵo estas grava en la historio, ĉar evidentiĝis, ke anstataŭ kompromisoj milito okazos. Post la okazintaĵo Sándor Petőfi verkis krudan poemon.
Lia verko estas Ungarns politische Zukunft (sennome eldonita en Pozono, 1842).