Franz Posch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La bando Innbrüggler kun Franz Posch (tria muzikisto de maldekstre), en Villach 2019

Franz POSCH (naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1953 en Hall in Tirol) estas aŭstra muzikisto, televida/radia moderigisto kaj aranĝisto de spektakloj de aŭtentika, nekomerca popola muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Posch jam kiel kvarjarulo ekokupiĝis pri muziko, kiam pro pneŭmonito por la daŭro de kompleta vintra sezono li ne povis forlasi la domon. Tiam li lernigis mem al si la ludon de diatona tirharmoniko. Poste sekvis la regado de trumpeto, piano, klarneto, saksofono, trombono, gitaro kaj aliaj tipe popularaj muzikinstrumentoj kiel la harpospeco Tiroler Volksharfe.[1]

La unuajn registrojn radifoniajn li faris en la aĝo de 12 jaroj kaj tri jarojn poste li spekteblis en la televidaĵo de Heinz Conrads Guten Abend am Samstag.

Post frekvento de la franciskana gimnazio en sia naskiĝurbo Posch estis dum 14 monatoj unua flugilkornisto de la soldata kapelaro de Tirolo. Poste studis li ĉe la universitato de Innsbruck gimnastikon kaj muziksciencon estonte inter 1977 kaj 1990 instruisto ĉe la insbruka lernejo Akademisches Gymnasium. Magistriĝo estis en 1979, doktoriĝo en 1986. De aŭtuno 1998 instruis Posch ĉe la insbruka konservatorio la ludadon de diatona akordeono.

Inter 1974 kaj 1989 estis li membro de la trupo "Tiroler Kirchtagmusig", de 1987 ĝis 1997 gvidis li la aron de 10 muzikistoj "Dixielanders Hall". En 1991 formis li la grupon "Innbrüggler. De 1979 li regule moderigis por ORF diversajn aferojn pri popola muziko, inter kiuj estas la plej konata la (rekta) televidaĵo Mei liabste Weis (kun spontana plenumo de muzikaĵdeziroj de telefonalvokantoj). De 2017 Posch estas kultura ambasadoro por la projekto Casa Hogar engaĝiĝanta por virina klerigo je departemento Ĉokoo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gottlieb Weissbacher (1907–1988): ein Beitrag zur Geschichte der Tiroler Tanzmusik. Disertacio, Innsbruck 1996 (=Hochschulschriften Innsbruck, 105)

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2008: Verdienstkreuz des Landes Tir
  • 2013: Großes Ehrenzeichen für Verdienste um das Bundesland Niederösterreich[2]
  • 2015: Ehrenzeichen des Landes Tirol
  • 2024: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En jubilea elsendo de sia televidserio Mei liabste Weis li ludis sinsekve dum ununura muzikaĵo (Wasserleitungsmarsch) akordeonon diatonan, flugilkornon, trumpeton, valvotrombonon, tubjon, klarneton, saksofonon, busĥarmonikon, vilonĉelon kaj etan tambureton.
  2. "Ehrenzeichen für Franz Posch" - ĉe: ORF, 7.11.2013
  3. "Goldenes Ehrenzeichen für Franz Posch" - ĉe ORF, 11.3.2024