Franz Seraph von Pfistermeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Seraph von Pfistermeister.

Franz Seraph von PFISTERMEISTER (naskiĝinta la 14-an de decembro 1820 en Amberg, mortinta la 2-an de marto 1912 en Munkeno) estis germana oficialulo kaj kortega sekretario kaj ŝtata konsilisto en la Reĝlando Bavario.

Post frekvento de la Erasmus-gimnazio en sia naskiĝurbo[1], li ekigis la karieron en la reĝaj bavariaj ŝtataj servoj kiel armefiska adjunkto. En 1849 li vokiĝis al la kortega sekretariejo je Munkeno. Ĝis 1866 estis Pfistermeister persona sekretario de la reĝoj Maksimiliano la 2-a kaj Ludoviko la 2-a.

Pro lia opozicio al Richard Wagner kaj ties malavaregan subtenon fare de reĝo Ludoviko la 2-a, oni demisiigis lin el la plej alta servado. Inter 1864 kaj 1895 li estis ŝtata konsilito de la reĝolando. Li loĝis inter 1881 kaj 1912 en la munkena strato Knöbelstraße. Lia monumentprotektita tombo kun busto troviĝas sur la Malnova suda tombejo en Munkeno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tie li konatiĝis kun la posta ratisbona episkopo Ignatius von Senestréy.