Ignatius von Senestréy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
episkopo Ignaz Senestréy, 1900

Ignaz von SENESTRÉY (naskiĝinta la 13-an de julio 1818 en Bärnau, mortinta la 16-an de aŭgusto 1906 en Ratisbono) estis inter 1858 kaj 1906 katolika episkopo de Ratisbono.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante filo de juĝisto, li frekventis de 1829 la gimnazion de Amberg. De 1836 li studis en Munkeno kaj ĉe Collegium Germanicum en Romo kie li konatiĝis kun Karl August von Reisach, la ĵus konsekrita episkopo de Eichstätt. Doktoriĝo pri filozofio sukcesis en 1839 kaj la ordinacio sacerdota estis en la 26.5.1842.

Kelkajn semajnojn pli malfrue Senestréy, pro sanecaj kialoj, antaŭtempe revenis Germanujon. Post mallonga animzorgado li fariĝis en 1843 estro de la porpastra seminario je Eichstätt kaj samjare profesoro pri filozofio ĉe la samurba episkopa liceo. Post nova malsaniĝo li iĝis en 1843 Munkene hospitalpastro. En 1847 li transprenis la paroĥon de Kühbach kandidatante en la balotdistrikto de Schrobenhausen por la dua bavaria parlamentĉambro: en ĝi li sidis provizore kaj mallonge en 1854. En 1852 Reisach (kiu intertempe estis nomumita ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising) havigis al li beneficon ĉe la katedralo de Munkeno. En 1853 Senestréy iĝis kanoniko en Eichstätt, kie li paralele verkis disertacion kanonjuran pri nekatolikaj geedziĝoj titole De validitate matrimoniorum ab acatholicis initorum: sekve li doktoriĝis en Würzburg en 1858 pri teologio (do nur post lia ekepiskopeco).

Episkopeco[redakti | redakti fonton]

En 1858 Sevestréy estiĝis, laŭ propono de reĝo Maksimiliano la 2-a, episkopo ratisbona, kion verŝajne helpis tiel la reĝa sekretario (kaj de adoleskantaj tagoj bona amiko) Franz Seraph von Pfistermeister kiel diversaj kontaktoj kun anoj de la Roma kurio okaze de vojaĝo al Romo en 1857. Eĉ jam antaŭ la papa konfirmo en la 18.3.1858, la inter se malkonsenta gazetaro ekkverelis. Dume liberalaj ĵurnalistoj fitaksis lin obeemulo de la jezuitoj (pro lia studinteco en Romo), konservativuloj imputis al li troan cedemon antaŭ la registaro. Sed Sevetréy klare defendis la ekleziajn liberecojn kontraŭ la bavaria ŝtata kontrolemo kaj la liberalisma burokratio. La ĉiama strikta orientiĝo al Romo karakteriza iĝis ankaŭ por la tuta episkopeco. Gravan rolon ludis li dum la Unua Vatikana koncilio estante, kiel la angla ĉefepiskopo kaj posta kardinalo Henry Edward Manning, unu el la plej grandaj defendantoj de la dogmo pri la papa neeraripovo.

Inter liaj plej gravaj meritoj estis la pligrandigo de la ratisbonaj katedralturoj (1860–69; laŭ instigo reĝa). Li engaĝiĝis pri la plibonigo de la pastra trejnado, pro ke li ŝanĝis la ratisbonan Jakobo-klostron al dioceza porpastra seminario en 1862.[1] Krome Sevetrey instalis porknabajn konviktojn en Ratisbono kaj Straubing kaj subtenis ordenojn laborantajn en la la kampoj de edukado kaj sociala helpado.

Sub li fariĝis Ratisbono centro de eklezia muziko. Li favoris la klopodojn de la redemptoristoj ke la skribaĵoj de Johann Michael von Sailer venu sur la indekson de malpermesitaj libroj. Sevetréy estis ultramontanisma kaj relative izolita inter la germana episkoparo. Eĉ en Bavarujo mem li restis flankenŝovito, kion kaŭzis i.a. lia malgranda kompromisfaremo kun la ŝtataj aŭtoritatoj rilate al eklezipolitikaĵoj. Kiam la Sankta Seĝo en 1892 volis nomumi lin kardinalo, vetoo de la bavaria registaro vanigis tiajn esperojn. Anstataŭe ricevis li la paliumon en la sama jaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Mai, Paul: "Senestréy, Ignatius". - Ĉe: Neue Deutsche Biographie 24 (2010), p. 252-253

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. hejmpaĝo de la porpastra seminario