Franz de Paula Mestán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franz de Paula Mestan)
Jump to navigation Jump to search
Franz de Paula MESTÁN
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de aprilo 1865
en Hlinsko, Bohemio
Morto 21-an de februaro 1941
en Krems ĉe la Danubo
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio esperantisto, katolika sacerdoto, piarist
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Franz de Paula MESTÁN [meŝtan] (naskita la 1-an de aprilo 1865 en Hlinsko, Bohemio; mortinta la 21-an de februaro 1941 en Krems ĉe la Danubo) estis aŭstra esperantisto kaj katolika pastro. Dum 18 jaroj li estis provincialo de la ordeno de piaristoj por Aŭstrio kaj konsistoria konsilisto en Krems.

Li multe laboris en la Esperanto-movado. Li estis prezidanto de IKUE, vicprezidanto de AED kaj komisaro de ŝtata Ekzamen-komisiono de Esperanto en Vieno. Li verkis Tabelojn por intua instruado de Esperanto, aprobitaj de la ministerio por instruaferoj, krome multe uzatan preĝareton.