Saltu al enhavo

Fred Eerdekens

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fred EERDEKENS (naskita la 14-an de junio 1951 en Heusden-Zolder) estas belga skulptisto kaj vidartisto konata pro sia tekst-arto[1] en formo de kuprajaluminiaj ombroliteroj. La trajto de lia arta laboro estas ke lingvo estas daŭra elemento en liaj artverkoj, en kombino kun diversaj aliaj elementoj kiel lumo, ombro kaj materialo (ĉefe metalo, sed foje glaco, ligno kaj teksaĵo, ...). La preciza lumigado kaj la ombroj en la laboro de Eerdekens estas gravaj al la instalaĵo ĉar ili rivelas la kaŝitajn tekstojn. La bazo de liaj verkoj tamen estas la tekstoj (plejofte en la angla, foje en la franca, nederlanda aŭ germana), kiujn li mem verkas. Ankaŭ la perspektivo kaj interagado de la spektanto kun lia laboro estas ŝlosilaj elementoj al lia arta koncepto. ĉar la fizika aspekto de lia laboro postulas precizan lumon por riveli la kaŝitan, ofte ambiguan signifon.

La laboro de Fred Eerdekens konsistas materie el krispaj kupraj rubandoj aŭ lignaj dratoj kiuj ĵetas ombrojn sur la malantaŭan fonon, kutime muron, formante vortojn aŭ frazojn kiuj estiĝas nur kiam la objektoj estas prilumitaj. En siaj kreaĵoj, la artisto aldonas novan tavolon al la jam tavoligita strukturo de vortoj. Tio kreas la jenan ĉenon kun kvar ĉeneroj: objekto - skribita vorto - parolata vorto - signifo[2]. Kelkaj verkoj kiel ekzemple Twijfelgrens (2011) estas legeblaj nur kiam rigardataj de preciza angulo[3]. Revenanta temo en lia arto estas aferoj kiujn oni deziras, sed kiuj mankas al oni en la vivo. Lia poeta tekstarto plej bone videblas en lia jutuba kanalo.

Ĉar ĉio pasas sed nenio restas (2014), en la Urba muzeo de Hasselt, Belgio.
Twijfelgrens en Borgloon (2011) situas en kampo en Borgloon, estas orientita al la belga lingvolimo,
Fred Eerdekens, instalaĵo My God heaven is a myth (Mia Dio la ĉielo estas mito), kreita por la ekspozicio Celibataire Divas en la abatejo Herkenrode en Hasselt, Belgio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Tekst-arto estas arto kiu utiligas tekston - literojn, vortojn, frazojn, tekstfragmentojn kaj la parolatan vorton - subfosante la nocion ke arto estas ĉefe bilda medio.
  2. Fred Eerdekens in het labyrint van de permanente transfiguratie. Gearchiveerd op 17 september 2016.
  3. Over twijfelgrens