Freitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freitas
Naskonomo Facundo Freitas Costa
Naskiĝo 12-an de decembro 2002 (2002-12-12) (21-jaraĝa)
en Montevideo
Ĝenroj Pop
Latin pop
Regetono
Profesio kantistino, komponistino
Aktivaj jaroj 2002 - nuntempo
Persona informo
Naskonomo Facundo Freitas Costa
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Facundo FREITAS Costa (Montevideo, la 12-an de decembro 2002), artiste konata kiel Freitas estas hispana popkantisto kaj kantverkisto de regetono kaj latinamerika muziko.

Trajektorio[redakti | redakti fonton]

Devena el Urugvajo, Freitas translokiĝis kiam li estis nur unujara al Hispanio, kie li disvolvis sian pasion por muziko. En la aĝo de 15 li decidis pli esplori pri la temo kaj enskribiĝis en muzikproduktadteknikista kurso kaj pri sono, en kiu li komencis surbendigi siajn unuajn kantojn. En la aĝo de 17 jaroj li publikigis sian unuan profesian kanton nomitan "Fuego", kaj post 2 jaroj en la industrio li anoncis la publikigon de sia unua muzika albumo nomita Fe. En marto 2022, estis nomumita por la MIN-Premioj en la kategorioj de plej bona aperinta artisto, kanto de la jaro, plej bona originala kantoteksto, plej bona muzikfilmeto kaj plej bona muzikproduktado.

Post komencado de sia muzika kariero sub la arta nomo de "Facundo Freitas", la korunja kantisto komencis novan etapon kiel "Freitas".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]