Fremdismo kaj hejmigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fremdismo kaj hejmigo estas alternativaj tradukaj strategioj en filologio. La diferencon jene esprimis Goeto en sia funebra parolado pri Christoph Martin Wieland je 1813-02-18[1]:

Estas du tradukprincipoj: unu postulas transporton de alinacia aŭtoro ĉe nin tiel, ke ni povu rigardi lin kiel unu el la niaj; la alia, kontraŭe, postulas, ke ni mem nin trovu en lia medio kaj tie nin adaptu al liaj vivkondiĉoj, lia parolmaniero, liaj apartaĵoj.

La meritojn de ambaŭ konas ĉiu klera homo per eminentaj ekzemploj.

Tradicie tiujn du skolojn oni nomadis traduko laŭvorta, laŭvortismo — kaj traduko rekrea, reverkismo; la pli modernaj respondaj terminoj fremdismo kaj hejmigo paŭsas la anglalingvajn “Foreignization and domestication”, lanĉitajn en 1995 de L. Venuti[2].

La esperanta paro «fremdismo / hejmigo» estas malpli simetria ol ĝia anglalingva prototipo, tamen tio spegulas la diferencon de la du skoloj rilate al rolo de la tradukanto: hejmigo estas rekreo celanta impresi la leganton egale kiel la originalo, ekz‑e doni al la leganto egale ĝueblan verkon; dum fremdismo estas principo, ke oni lasu la leganton sin orienti en fremda medio por kiel eble plej bone ĝin ekkoni per filologia aŭ socikultura esploro; do, la impreso de fremdisma traduko estas iom alispeca ol la impreso produktata de la originalo sur sian celan publikon. La tradukanto ne bezonas speciale fari ion por igi la tradukon fremda, ĝi meme rezultas tia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goethes Totenrede auf Wieland Arkivigite je 2023-01-31 per la retarkivo Wayback Machine. Samjare (1813-06-24) kaj samsence en la Reĝa Scienc-Akadeio Berlina pri tiu temo prelegis Friedrich Schleiermacher: „Pri diversaj tradukmetodoj“ („Über die verschiedenen Methoden des Übersezens“).
  2. Venuti, Lawrence (2008). The Translator's Invisibility: A History of Translation (2nd ed.). Abingdon, Oxon, U.K.: Routledge. p. 273. ISBN 978-0-415-39453-6.