Fremont (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loĝantoj: 203.414 (censo de 2000)
Koordinatoj: 121,98° N, 37,54° U.
Alteco: Ĉemara
Areo: 225,6 km²
Poŝtkodo: 94538

Fremont [Frim'nt] en Kalifornio situas sud-oriente de la Golfo de San-Francisko, en la kantono Alameda.

Fremont estas relative juna urbo, fondita je la 23-a de januaro 1956 per kunigo de kvin komunumoj: Centerville, Irvington, Mission San José, Niles kaj Warm Springs. Ĝi estis nomita laŭ John C. Fremont, kiu ĉ. 1845 esploris vojoj tra la pasejo Mission Pass'. Per sia areo de pli ol 200 km² ĝi estas la kvine plej ampleksa urbo de Kalifornio. Naŭono de tiu areo estas akvo (de la golfo).

Mission San José estas la plej malnova eŭropana setlejo en la regiono. Ĝi estis konstruita de lokaj indianoj por hispanaj monaĥoj, kiuj misiis la regionon.

Fremont estas konsiderata parto de la Silicia Valo, kiu situas plejparte sude de ĝi. Aliflanke ĝi estas bone ligita al San-Francisko, ĉar ĝi situas je finstacio de la fervojsistemo BART, ĉe aŭtovojo al Oakland kaj San-Francisko kaj proksime de du pontoj super la golfo (al Palo Alto kaj al Foster City).

Kun tri proksimaj flughavenoj (San-Francisko, Oakland, San José) Fremont havas ankaŭ bonajn longdistancajn konektojn.

Rilatoj al Esperanto

En la urbo baziĝas la retejo Esperanto Koresponda Servo, aktualigata fare de la esperantisto Enrique Ellemberg

Eksteraj ligiloj

greke retpaĝejo de la urbo angle greke retejo Esperanto Koresponda Servo esperante