French Connection (modo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
French Connection
negocosubtegmenta vendejo • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1972 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Ĉefestro(j) Stephen Marks vd
Sidejo Londono
Estr(ar)o Stephen Marks
Agokampo vesto
ISIN-kodo GB0033764746
TTT Oficiala retejo
vdr
Vendejo de FCUK en Toronto, Ontario, Kanado

French Connection (ofte mallongigita al FCUK kaj fcuk) estas firmao en la modindustrio. La firmao originas de Britio, sed iliaj produktoj nuntempe estas venditaj tra la mondo. French Connection estis fondita en 1972, kaj hodiaŭ vendas ambaŭ vestaĵojn de viroj, virinoj kaj infanoj, same kiel akcesoraĵojn kaj kosmetikaĵojn [1].

Ŝi iĝis konata en 1997 per reklamado sub la akronimo fcuk (ĉiam skribita minuskle) [2]. Ĉi tio estus malkovrita interne post ricevo de fakso de Honkongo, kun la kaplinio: FCHK al FCUK [3].

La firmao tiam vaste ekspluatis tiun akronimon uzante ĝin en multaj sloganoj trans angloparolantaj landoj. Inter la tre polemikaj kaj malfacile tradukeblaj mesaĝoj estas la jenajn [4]:

  • "fcuk this", "Fcuk ĉi tion"
  • "hot as fcuk", "varma kiel fcuk"
  • "mile high fcuk", "mejlo alta fcuk"
  • "lucky fcuk", "bonŝanca fcuk"
  • "Fun Comes Usually Kneeling", "Amuzo venas kutime genuiĝante"
  • "fcuk on the beach", "Fcuk sur la strando"
  • "cool as fcuk", "malvarmega kiel fcuk"

Tiu skandala reklamado kaŭzis multajn procesojn kaj bojkotkampanjojn, precipe en Usono kie certaj kampanjoj estis laŭdire reprenitaj de la stratoj de certaj grandurboj kiel ekzemple Bostono [5][6][7][8][9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. French Connection share price jumps as it unveils plans to sell premium lifestyle brand Toast (angle) (2018-04-09). Alirita 2018-12-29.
  2. French Connection. Fashion Encyclopedia. Alirita 1 October 2014.
  3. French letters made safer by CAP. OUT-LAW, Pinsent Masons (2004-07-13).
  4. "zigzag pattern that is French Connection", Daily Telegraph, 20 October 2013.
  5. "Oh so pretty blatant", The Guardian, 31 March 2001.
  6. "Mr 'French Connection' means business", Jewish Chronicle, 1 March 2012. Arkivigite je 2012-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Time called on FCUK posters, BBC News, 2001-04-04.
  8. Companies target teens with "Scent to Bed" ad campaign Arkivigite je 2007-07-15 per la retarkivo Wayback Machine, American Family Association.
  9. Young Tories threatened over logo, BBC News, 1999-09-15.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]