Saltu al enhavo

Fresno de la Fuente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fresno de la Fuente
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 3° 39′ U (mapo)41.3925-3.6441666666667Koordinatoj: 41° 24′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 030 m [+]
Areo 17,63 km² (1 763 ha) [+]
Fresno de la Fuente (Provinco Segovio)
Fresno de la Fuente (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Fresno de la Fuente
Fresno de la Fuente (Hispanio)
Fresno de la Fuente (Hispanio)
DEC
Situo de Fresno de la Fuente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresno de la Fuente [+]
vdr

Fresno de la Fuente [FRESno delaFŬENte] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Fresno de la Fuente estas komprenebla etimologie kiel Frakseno de la Fonto. Ĝi enhavas en sia vidindaĵaro romanikan fontanon, romanikan preĝejo de Sankta Mikaelo kaj la ermitejon de Nuestra Señora de la Guía.

Fresno de la Fuente en la provinco Segovio.
Sen neĝo.
Romanika fontano sub neĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 17,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 78 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 240 el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 81 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Carabias, Cedillo de la Torre, Encinas, Pajarejos kaj Grajera.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Historie ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Sepúlveda, ene de la komunumaro Ochavo de Bercimuel.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo kaj la fontano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]