Fresno el Viejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fresno el Viejo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47480
Demografio
Loĝantaro 854  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 5° 9′ U (mapo)41.19826-5.14228Koordinatoj: 41° 12′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Areo 64 km² (6 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fresno el Viejo (Provinco Valadolido)
Fresno el Viejo (Provinco Valadolido)
DEC
Fresno el Viejo
Fresno el Viejo
Situo de Fresno el Viejo
Fresno el Viejo (Hispanio)
Fresno el Viejo (Hispanio)
DEC
Fresno el Viejo
Fresno el Viejo
Situo de Fresno el Viejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresno el Viejo [+]
vdr

Fresno el Viejo [FRESno elBJEĥo] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Fresno el Viejo estas komprenebla etimologie kiel Malnova Frakseno kaj alude al tio estas frakseno en la blazono.

Fresno el Viejo en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 64,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 848 loĝantojn. Ĝi perdis 1 100 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 74 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 30 km de Medina del Campo.

Ĝi limas kun la provincoj Salamanko kaj Avilo kaj precize kun la municipoj Torrecilla de la Orden, Castrejón de Trabancos, Carpio, Tarazona de Guareña, Cantalapiedra (Salamanko), Madrigal de las Altas Torres (Avilo).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Dum la Mezepoko, Fresno el Viejo formis dekomence parton de la Regno Leono kiel la ĉefurbo de la Encomienda de Fresno el Viejo de la Ordeno de Sankta Johano, kiu estis orienta limo de la leona regno kun la Comunidad de Villa y Tierra de Medina del Campo en la kastlia regno. Pro tia teritoria situacio, en la tiam parlamenta Cortes, Fresno estis reprezentita de Toro, apartenanta ĝis la 19-a jarcento fakte al la tiama Provinco de Toro.​ Je la kreado de la aktualaj provincoj en 1833 Fresno el Viejo estis atribuita al la provinco Valadolido, kaj al la tiama regiono Malnova Kastilio. Fine, je la kreado de la aktualaj regionoj en 1983 kiel "aŭtonomaj komunumoj" ĝi estis atribuita al Kastilio-Leono, kun la ceteraj municipoj de la provinco Valadolido.​

Tradicie lokanoj estis kestistoj (vimeno) kaj meblistoj, kaj la loko havis du mil loĝantoj meze de la 20-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, terpomoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanik-mudeĥara preĝejo, kolombejo, kaj muzeo en la Kulturdomo en barokstila palaceto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]