Frezilo (grundprilaborado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
grundfrezilo por la traktoro
detala bildo de frezilo

La frezilo estas ilo por grundprilaborado. Ĝi povas esti uzata anstataŭ aŭ aldone al la plugilo aŭ aliaj grundprilaboriloj. Per frezilo oni ankaŭ povas enterigi organikan materialon (rikolto-restaĵoj, verda sterkaĵo). La frezado donas pli da oksigenon en la grundon, tial la organika materialo dekomponiĝas pli rapide. La frezilo ankaŭ ebligas ĉe malpezaj kaj mezpezaj grundoj prepari per unu laborunuo pretan sembedon aŭ plantbedon. Ju pli malrapide la frezilo antaŭeniĝas kaj ju pli rapide la la frezŝafto turniĝas, des pli fajne la grundo malkompaktiĝas. Problemon faras tamen la tro ofte frezado, kiu kaŭzas malmiksado de la unuopaj grajndimensiojn de la grundo.

Konstruo kaj funkcimaniero[redakti | redakti fonton]

La frezilo estas fiksita ĉe unuaksa traktoro aŭ ĉe tripunkthidraŭliko de duaksa traktoro, kies motoro movigas la frezŝafton pere de transmisiilo. La plej multaj fresziloj havas ĉ. 15 cm longajn angulajn tranĉilojn. Ili turniĝas ĉirkaŭ la horizontala ŝafto (frezŝafto) en turndirekto de la radoj de la traktoro. La freztranĉiloj ankaŭ tranĉas tre firman kaj radikplenan grundon kaj ĵetas ĝin kontraŭ puŝŝirmilo, per tio la grundo malkompaktiĝas kaj miksiĝas. La frezŝafto estas ĉirkaŭita de ŝirmilkadron por eviti akcidentojn La frezilo ebligas prilabori la grundon ĝis profundo de ĉ. 15 cm , sed ankaŭ ekzistas freziloj kun ekstemgranda diametro por ebligi enprofundiĝo ĝis 30 cm. [1]

Simila maŝino estas la motorkultivilo, kiu havas pli mallongajn tranĉilojn.

Butilfrezilo[redakti | redakti fonton]

butilfrezilo por asparaga kultivado
butilfrezilo por terpomoj

La butilfrezilo estas speciala formo de frezilo. Ĝi estas uzata en kultado de terpomoj kaj asparago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Sachweh (Herausgeber): Der Gärtner, Band 3, Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, S. 15

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

}}