Friedrich Gedike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Gedike
Gedike, 1791
Gedike, 1791
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1754 (1754-01-15)
en Boberow
Morto 2-an de majo 1803 (1803-05-02) (49-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Infano Carl Emil Gedike
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Friedrich GEDIKE (naskiĝinta la 15-an de januaro 1754 en Karstädt-Boberow, mortinta la 2-an de majo 1803 en Berlino) estis germana pedagogo estante en favoro de novhumanismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukita en la orfejo de Züllichau li studis en Frankfurto ĉe Odro teologion kaj klasikan filologion kaj iĝis en 1776 vicrektoro, en 1779 rektoro de la lernejo Werdersches Gymnasium je Berlino. Danke al li tiu ĉi gimnazio ekfloris.

De 1784 li anis ĉe la konsistorio kaj de 1797 kiel konsilisto ĉe la Supera lerneja kolegiaro. En 1791 li paralele transprenis la estradon de Köllnisches Gymnasium (de 1791 helpante, de 1793 sole). En 1790 li fariĝis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. La fondo de moderna porinstruista instituto (Seminar für gelehrte Schulen en 1787; ĝin li poste sukcese gvidis) kaj la enkonduko de maturiĝekzameno ĉe gimnazioj (1788) eblis ĉefe danke al li. Krom klasikaj fakoj instruotaj estis, laŭ koncepto lia, ankaŭ realismaj (natursciencoj, geografio ktp.).

Krom pluraj lernejaj libroj li publikigis la jenon: »Aristoteles und Basedow« (Berlino 1779); »Schulschriften« (Berlino 1789 kaj 1795, en du volumoj); »Vermischte Schriften« (Berlino 1801); eldonojn kaj tradukojn de diversaj klasikuloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volump 7. Leipzig 1907, S. 428 (ĉi tie interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]