Griza klostro (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Berlino, eksa franciskana kirko

La Griza klostro (germane: Graues Kloster) estas pereinta monakejo de franciskanoj en Berlino/Germanujo situanta en la mezepoka urbokerno ĉe la nuna Kloster-strato sude de Aleksandra Placo. La konstruaĵoj estis detruitaj dum la Dua mondmilito sed ruinoj de la kirko konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la ĉeesto de la franciskanoj en Berlino estas, laŭ indikoj de kronikistoj Andreas Angelus (16-a jarcento) el la jaro 1249. En la hodiaŭa Spandauer-strato nr 49 en Nikolaa Kvartalo elfositis restoj de la unua romanika preĝejo. La nomo ŝuldiĝas je la grizaj vestaĵoj de la franciskanoj. En 1252 okazis kunveno de kapitulanoj ordenaj el la saksia ordenprovinco en Berlino.

La margrafoj Oto la 5-a (Brandenburgio) kaj Albreĥto la 3-a (Brandenburgio) donacis en 1271 al la frokuloj grundon ĉe la rando de Berlino kiu troviĝas proksime de la tiama rezidejo (Hohes Haus) kaj de la mezepoka ĉirkaŭfortikaĵo ĉe Litten-strato. Iliaj ruinoj videblas ankoraŭ. En 1290 la monakoj ricevis ankaŭ brikejon fare de kavaliro Jakob von Nybede kaj pro tio oni povis ekigi konstruon de klostro. La restoj de la brikejo poste trovitis ĉe la norda flanko de Kreuzberg-monto.

Havis la monakoj privilegion pri almozpetado en Berlino kaj en diversaj najbaraj komunumoj; nobeloj kaj burĝoj ĉiam favoris la bonstaton de la klostro. Entombigitis multaj elstaruloj enkirke, ekz. en 1365 Ludwig der Römer, la unua vikario de Brandenburgio kaj filo de imperiestro Ludoviko la 4-a.

Funkcio lerneja[redakti | redakti fonton]

Post Reformacio la monakejo estis aboliciita en 1539 laŭ ordono de princelektisto Joakimo la 2-a (Brandenburgio). La posedaĵoj iris al la ŝtato pro sekulariĝo tia. Post la morto de la lasta franciskano en 1571 oni malfermis en 1574 ene gimnazion, la plej malnovan lernejon berlinan. Tie laboris i.a. Johann Crüger, Johann Gustav Droysen, Friedrich Schleiermacher, Karl Philipp Moritz, Christian Gottfried Daniel Stein kaj Friedrich Ludwig Jahn; inter la plej konataj lernintoj nombriĝas kanceliero Otto von Bismarck, arĥitekto Karl Friedrich Schinkel, la pri fiziko nobelpremiita Hans Georg Dehmelt kaj la filozofo Philosoph Alexander Gottlieb Baumgarten. Longan tempon la kirko estis unu el la plej ampleksaj konserviĝintaj brikŝtonaĵoj de Berlino. Dum la Dua mondmilito la monaĥejo ege damaĝitis. Dume la preĝejo restis ruino kun la funkcio de kontraŭmilita memorigilo, la aliaj konstruaĵoj laŭ decido de la eostberlinaj aŭtoritatoj malkonstruitis en la 1960-aj jaroj. Apud la kirkruino estas parko kaj parto de la federacia ŝoseo B 1. La lernejon oni poste malfermis en Okcidenta Berlino; ĝi ekde 1963 troviĝas en Charlottenburg-Wilmersdorf (Schmargendorf). Ekzistis ankoraŭ du aliaj franciskanaj monaĥejoj en Berlino. Dum la jaroj 2013/14 oni faris diligentajn elfosadojn sur la klostra teritorio.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]