Christian Gottfried Daniel Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Gottfried Daniel Stein
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1771 (1771-10-14)
en Leipzig
Morto 14-an de junio 1830 (1830-06-14) (58-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo geografo
vdr

Christian Gottfried Daniel STEIN (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1771 en Lepsiko, mortinta la 14-an de junio 1830 en Berlino) estis germana geografo.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

De 1795 ĝismorte Stein instruistis ĉe Griza klostro. El la multo de liaj verkoj aparte menciindas lia kun Ferdinand Hörschelmann komencita fakhandlibro »Handbuch der Geographie und Statistik« (Leipzig 1809, tri volumoj; en la 7-a eldono novprilaboro fare de Johann Eduard Wappäus, Otto Delitsch, Carl Eduard Meinicke; Leipzig 1853–71, kvar volumoj); »Geographie für Schule und Haus« (27-a eldono far Wagner kaj Delitsch, Leipzig 1877); »Geographisch-statistisches Zeitungs-, Post- und Komptoirlexikon« (2-a eldono Leipzig 1818–24, kvar volumoj kun du alkroĉitaĵoj); »Handbuch der Geographie und Statistik des preußischen Staates« (Leipzig 1819); »Reisen nach den vorzüglichsten Hauptstädten von Mitteleuropa« (Leipzig 1827–1829, sep volumoj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, S. 892 (tie ĉi interrete)