Friedrichshafen
Friedrichshafen | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo de distrikto en Germanio • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Germanio | ||||
Ŝtato | Baden-Virtembergo | ||||
Regiono | Bodenlago-Supra Ŝvabio | ||||
Distrikto | Bodensee | ||||
Fondita | 1811 | ||||
Komunumaro | http://www.friedrichshafen.de | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 88001-88048 | ||||
Aŭtokodo | FN | ||||
Telefonkodo | 07541, 07544 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | - | ||||
Urbestro | Andreas Brand | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 58,068 (2 005) | ||||
Loĝdenso | 831 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 47°39′0″N 9°29′0″O / 47.65°N, 9.48333°O (mapo) Koordinatoj: 47°39′0″N 9°29′0″O / 47.65°N, 9.48333°O (mapo) | ||||
Alto | 404 m | ||||
Areo | 69,91 km² | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Friedrichshafen [+] | |||||
Friedrichshafen estas urbo ĉe la norda bordo de Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee, en la sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Bodensee (Bodenseekreis) kaj ties administra centro.
En Friedrichshafen okazis la unua internacia kongreso de Volapuko en 1884.
Konciza historia skizo
Dum la mezepoko en la loko de la urbo ekzistis la Libera regna urbo Buchhorn, kiu prosperis pro komerco trans la Bodenlago, sed ankaŭ havis tre ŝanĝiĝeman historion kaj ofte detruiĝis de malamikaj armeoj. Dum la jaro 1811 per kuniĝo kun la monaĥejo Hofen kreiĝis la moderna urbo Friedrichshafen.