Frigyes Medveczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Medveczky
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1855 (1855-07-31)
en Buda
Morto 22-an de aŭgusto 1914 (1914-08-22) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Frigyes Medveczky [fridjeŝ medvecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Medveczky Frigyes estis hungara filozofo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1912). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis medveczei kaj kisbisterczei, lia parenco estis Bella Medveczky.

Frigyes Medveczky [1] Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de julio 1855 en Buda. Li mortis la 22-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Medveczky frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton eksterlande. En 1882 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto en rango eksterordinara profesoro, post 4 jaroj jam kiel ordinara profesoro. Li estis prezidanto de Hungara Filozofis Societo. En Germanio li uzis la pseŭdonomon Fr. Bärenbach.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Herder als Vorgänger Darwins und der modernen Naturphilosophie (1877)
  • A nemzetközi jog elmélete Kant philosophiája szerint (1881)
  • A római stoicizmus társadalomelméletei (1813)

Fontoj[redakti | redakti fonton]