Frigyes Pleszkán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Pleszkán
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1959 (1959-07-01)
en Csorna
Morto 14-an de februaro 2011 (2011-02-14) (51-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Frigyes Pleszkán [fridjeŝ pleskAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pleszkán Frigyes estis hungara ĵazpianisto.

Frigyes Pleszkán [1] naskiĝis la 1-an de julio 1959 en Csorna, li mortis la 5-an de februaro 2011 (laŭ la vidvino) en Budapeŝto (la mortotago estas la 14-a laŭ la hungara Vikipedio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Pleszkán komencis lerni pianadon en aĝo 8, ekde 1973 li studis kun speciala permeso en muziklernejo en Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Gonda kaj Béla Szakcsi Lakatos. Tiutempe li estis virtuozo, mirinfano, konata kiel la hungara Oscar Peterson. En 1976 li sukcese debutis en ĵazfestivalo en Pori. Li muzikadis sola aŭ en orkestroj, li fondis propran triopon en la malfruaj 1980-aj jaroj. Tamen li ofte translokiĝis al Svislando, kie li estis restoracia pianisto por restari la financan balancon. Neatendite li mortigis sin kaj postlasis vidvinon.

Elektitaj muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Keyboard Music (1986)
  • Second Step (1996)
  • Magic Hands (1999)
  • The Point (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]