Frigyes Pogány
Frigyes Pogány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1908 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de decembro 1976 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-10-5/6 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto arthistoriisto |
Frigyes Pogány [fridjeŝ pogAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pogány Frigyes estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, arthistoriisto.
Frigyes Pogány [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1908 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de decembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frigyes Pogány frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1933. Post la diplomo li estis dekoraciisto en la filmoproduktejo. Inter 1935 kaj 1949 li estis en la municipa arkitekta firmao, kie li okupiĝis pri urboaspektoj, historiaj monumentoj, artaĵoj, poste en simila instituto kun la samaj taskoj, sed li ankaŭ instruis kiel docento ekde 1953. Li instruis en la teknikuniversitato inter 1959 kaj 1968, en la Belarta Altlernejo inter 1964 - 1974. Li estis ankaŭ rektoro de la Industriarta Akademio inter 1964-1973. Intertempe en 1969 li doktoriĝis el arthistorio. Li ricevis 5 premiojn inter 1955-1970.
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Belső terek művészete (1958)
- Szobrászat és festészet az építőművészetben (1959)
- Terek és utcák művészete (1961)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Zoltán Bachman
- Zsófia Csomay
- Ferenc Erdei (arkitekto)
- János Heckenast
- Márton Horváth
- Péter Rainer
- Ferenc Török (arkitekto)
Elektitaj urboplanoj pri Budapeŝto
[redakti | redakti fonton]- Dunubobordo
- Interna urboparto
- partoj en Óbuda
- situo de Nacia Teatro (Budapeŝto)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- fakgimnazio en Budapeŝto (1990)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-08-21 per la retarkivo Wayback Machine