Frigyes Spiegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Spiegel
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de aprilo 1866(nun 1866-04-24)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 26-an de februaro 1933
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Frigyes Spiegel [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Spiegel Frigyes estis hungara arkitekto, elstara figuro de la hungara secesio (stilo), fasonisto pri mebloj.

Frigyes Spiegel[1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1866 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 26-an de februaro 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Spiegel devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1887, poste li laboris ĉe Vilmos Freund. Baldaŭ li projektis sola, sed ekde 1895 kun Fülöp Weinréb. Ili projektis precipe ludomojn. Li ankaŭ fasonis meblojn, eĉ li havis vendejon pri mebloj. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis posteneton, tial post la falo li rifuĝis al Oradea, kie li daŭris la arkitekturan laboron. Baldaŭ li revenis al Budapeŝto.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ludomo de Lindenbaum (Budapeŝto, 1896–1897, bombardita en 1944, la fasado rekonstruiĝis en la 2000-aj jaroj)
  • ludomo en Budapeŝto (1897, kun Weinréb)
  • la plej mallarĝa etaĝa domo (6,2 m) en urboparto Buda (1889, kun Weinréb)
  • palaco Princz (Szeged, 1912–1913)
  • Staranta horloĝo (kunartisto)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Modern díszítő művészet az építészetben (1897)
  • A modern építészet és a budapesti bérházak (1902)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]