Fritz Walter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Walter
atakanto
Personaj informoj
Plena nomo Friedrich Walter
Naskiĝo la  31-an de oktobro 1920(nun 1920-10-31)
en Kaiserslautern
Morto 17-an de junio 2002 (2002-06-17)
en Enkenbach-Alsenborn
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Junularaj kluboj
1928–1938
1. FC Kaiserslautern
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
1938–1959 1. FC Kaiserslautern 384 (327)
Reprezentado**
1940-1958 Germanio 61 (33)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la mortodato.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la mortodato.

vdr

Fritz WALTER (naskiĝis la  31-an de oktobro 1920(nun 1920-10-31) en Kaiserslautern, mortis la 17-an de junio 2002 en Enkenbach-Alsenborn) inter la jaroj 1938 kaj 1959 estis germana profesia futbalisto. Sendube li estis inter la plej elstaraj personoj en la historio de futbalo en Germanio. Estante kapitano de la Germana nacia teamo de futbalo, li kun tiu teamo surprize gajnis la Futbalan Mondpokalon 1954, kio al multaj germanoj ŝokitaj de la teruraj eventoj en la Dua Mondmilito unuafoje redonis senton ke la anoj de ĉirkaŭaj nacioj ne nur akuzis la germanan popolon je militkrimoj sed ankaŭ kapablis vidi germanojn el pli pozitiva vidpunkto, kiel eŭropanoj pace konkurantaj en sporta evento.

En la 1950-aj jaroj li estis la plej elstara kaj amaskomunikile plej atentata aktiva futbalisto: li dum entute 30 jaroj restis en sia junula futbala klubo 1. FC Kaiserslautern kaj kun la vira teamo de la klubo dufoje - en 1951 kaj 1953 - iĝis germania ĉampiono. Pro sia vigla socia engaĝiĝo li multfoje estis honorigita.