Frizejo de Grosse (Altenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frizejo de Grosse
konstruaĵo
Lando Germanio vd
Situo Altenburg
Situanta sur Pauritzer Straße
Situo
Geografia situo 50° 59′ 16″ N, 12° 26′ 10″ O (mapo)50.987812.4361Koordinatoj: 50° 59′ 16″ N, 12° 26′ 10″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Frizejo de Grosse (Altenburg) (Germanio)
Frizejo de Grosse (Altenburg) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Frizejo de Grosse (Altenburg) (Turingio)
Frizejo de Grosse (Altenburg) (Turingio)
DEC
Map
Frizejo de Grosse
vdr
fasado de la frizista lokalo
interno

Frizejo malnova (germane Historischer Friseursalon) troviĝas centre en Altenburg (Germanujo; Pauritzer Straße 2) ne ŝanĝite ekde la 1920-a jaroj. Ĝi gravas urbohistorie kaj monumentprotektade. Nun temas pri viva muzeo.

Eja historio[redakti | redakti fonton]

La unua konstruo surloke okazis en 1537 kaj fakuloj datigis la nunan domon en la 16-a respektive la 17-a jarcenton. Surmeto de plu(a)j etaĝoj estis en al 18-a aŭ la 19-a jarcento kun enkorpigo de la malnova tegmenttrabaro. La fasado spektanta straten estas baroka kaj en la unua etaĝo konserviĝis bretega salono (kiu verŝajne nur pli malfrue estis farita).

Lokala historio[redakti | redakti fonton]

En 1926 akiris Arthur Grosse la domon instalonte frizejon, sekcion porvirinan kaj - malantaŭe - sekcion porviran kun unuig-pordo. Oni eniras la frizejon maldekstre apud vitrino. Grosse en la 1966-a jaro anoncis demision kaj fermon de la firmao. En 2001 mortis la lasta posedanto de la domo post kiam la heredantoj intencis forpreni la meblaron kaj vendi la tuton. En marto 2002 la frizista gildo de distrikto Altenburger Land sukcese aĉetis la lokalon kaj ekigis en 2003 restaŭradon de tiu ĉi unikaĵo.

Vere datumas ĉio tie ĉi el la 1920-a jaroj: marmora friz-tablo, vandaj fasadoj, speguloj, klientaj seĝoj, lampoj, hartondaj maŝinoj, akvovarmigilo, ilo por fari konstantajn ondumadojn, (lum)reklamilojn ktp.

La frizejo famiĝis post raporto en la magazino Playboy (aprilo 2010).[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ein erotischer Werbegag."