Frumales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frumales
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40298
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 4° 11′ U (mapo)41.383611111111-4.1861111111111Koordinatoj: 41° 23′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 27,66 km² (2 766 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Frumales (Provinco Segovio)
Frumales (Provinco Segovio)
DEC
Frumales
Frumales
Situo de Frumales
Frumales (Hispanio)
Frumales (Hispanio)
DEC
Frumales
Frumales
Situo de Frumales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frumales [+]
vdr

Frumales [fruMAles] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.

Frumales en la provinco Segovio.
Restaĵoj de la trunkego de mortinta granda ulmo. En multaj loĝlokoj de la regiono estis granda ulmo kiu utilis kiel kunvenejo, sed preskaŭ ĉiuj el ili mortis pro malsano grafiozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 111 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 160 el 1991.

Ĝi distas 59 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cuéllar, Olombrada, Perosillo kaj Hontalbilla, sude de Moraleja de Cuéllar kaj ĉe la provinca ŝoseo SG-205 per kiu komunikas kun Dehesa Mayor okcidente kaj kun Hontalbilla sudoriente. Kunfluas ĉe la loĝloko rojoj Cerquilla kaj Valle de los Hornillos.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

El 1857 ĝis 1930 Perosillo estis integrita en popolnombrado de Frumales kunhavante paroĥon, sed ĝi neniam perdis sian municipan statuson. Aldehuela de la Vega estis municipo absorbita de Frumales kiam ĝi senjomiĝis en 1864.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) dum plej parto de loĝantaro estas maljunuloj.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 13-a ĝis 16-a jarcentoj Kun romanikaj kapiteloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]