Fuente el Olmo de Íscar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuente el Olmo de Íscar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40218
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 4° 30′ U (mapo)41.280277777778-4.4944444444444Koordinatoj: 41° 17′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuente el Olmo de Íscar (Provinco Segovio)
Fuente el Olmo de Íscar (Provinco Segovio)
DEC
Fuente el Olmo de Íscar
Fuente el Olmo de Íscar
Situo de Fuente el Olmo de Íscar
Fuente el Olmo de Íscar (Hispanio)
Fuente el Olmo de Íscar (Hispanio)
DEC
Fuente el Olmo de Íscar
Fuente el Olmo de Íscar
Situo de Fuente el Olmo de Íscar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente el Olmo de Íscar [+]
vdr

Fuente el Olmo de Íscar [fŭentelOLmo deISkar] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fuente el Olmo de Íscar estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Ulmo de Íscar.

Fuente el Olmo de Íscar de en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 59 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 25 km de Cuéllar, 15 km de Iscar, kaj 8 km de Coca. Ĝi limas kun municipoj Villaverde de Íscar, Íscar (Valladolid), Villaverde de Íscar, Fresneda de Cuéllar kaj Coca. Fuente el Olmo de Íscar estas atingebla laŭ la provinca ŝoseo SG-V-3341 inter Coca kaj Chañe, dum la plej proksima loĝloko estas Villaverde de Íscar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La unua mencio de Fuente el Olmo kun tiu nomo estas en dokumento de la Katedrala Arkivo de Segovio, kiu datas de la 1a de Junio 1247.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj forstado (pinaroj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la baroka preĝejo de Sankta Kristoforo de la 18-a jarcento kun muzeo kaj alia muzeo pri terkultivado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]