Fuentepelayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentepelayo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 775  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 4° 11′ U (mapo)41.221666666667-4.1758333333333Koordinatoj: 41° 13′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentepelayo (Provinco Segovio)
Fuentepelayo (Provinco Segovio)
DEC
Fuentepelayo
Fuentepelayo
Situo de Fuentepelayo
Fuentepelayo (Hispanio)
Fuentepelayo (Hispanio)
DEC
Fuentepelayo
Fuentepelayo
Situo de Fuentepelayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentepelayo [+]
vdr

Fuentepelayo [fŭentepeLAĝo] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fuentepelayo estas etimologie komprenebla kiel Fonto de Pelayo, alude al iama loĝestro.

Fuentepelayo en la provinco Segovio.
Porddgo de la preĝejo de Sankta Maria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 804 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 700 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 39 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Navalmanzano, Zarzuela del Pinar, Aguilafuente, Pinarnegrillo kaj Aldea Real. Ĝi estas atingebla laŭ la provinca ŝoseo SG-222 inter Navalmanzano (okcidente) kaj Aguilafuente (oriente); pli proksime estas Pinarnegrillo laŭ la provinca ŝoseo SG-P-2211.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la du preĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]