Fuentepiñel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentepiñel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40358
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 4° 3′ U (mapo)41.399722222222-4.0422222222222Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 889 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Fuentepiñel (Provinco Segovio)
Fuentepiñel (Provinco Segovio)
DEC
Fuentepiñel
Fuentepiñel
Situo de Fuentepiñel
Fuentepiñel (Hispanio)
Fuentepiñel (Hispanio)
DEC
Fuentepiñel
Fuentepiñel
Situo de Fuentepiñel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentepiñel [+]
vdr

Fuentepiñel [fŭentepiNJEL] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fuentepiñel estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Pinaro. Tiukadre aperas fonto kaj pino en la blazono.

Fuentepiñel en la provinco Segovio.
Preĝejo de Fuentepiñel.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el 2000 kaj 440 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 62 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Fuentesaúco de Fuentidueña, Calabazas de Fuentidueña, Cozuelos de Fuentidueña, Fuente el Olmo de Fuentidueña, Torrecilla del Pinar kaj Fuente el Olmo de Fuentidueña.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Nikolao.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]