Fulvio Tomizza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fulvio Tomizza
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1935 (1935-01-26)
en Juricani
Morto 21-an de majo 1999 (1999-05-21) (64-jaraĝa)
en Triesto
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio • Libera Teritorio Triesto
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Fulvio Tomizza (naskiĝis la 26-an de januaro 1935 en Giurizzani apud Umag/Umago en Istrio, tiam Italio, de 1947 ĝis 1954 parto de la Libera Teritorio Triesto, ekde 1954 Juricani en Jugoslavio resp. Kroatio; mortis la 21-an de majo 1999 en Triesto) estis itala verkisto. Li mem kiel multaj italoj el la Libera Teritorio Triesto fuĝis el Istrio en 1954 (li simple translokiĝis al Triesto en nuna Italio), kaj ili estis nur la lasta ondo de italaj fuĝintoj el Istrio kaj Dalmatio. Rezulte tiuj fuĝoj estas grava temo en liaj verkaĵoj.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Tomizza ricevis plurajn premiojn pro sia literatura verko. Li ricevis plurajn italajn literaturajn premiojn, sed ankaŭ internaciajn premiojn. En 1965 li ricevis la Premio Selezione Campiello pro la romano La Quinta Stagione. En 1969 al li estis premiita la Premio Viareggio por L'Albero dei Sogni. La romano La Città di Miriam ricevis la Premio Fiera Letteraria en 1972. En 1977 al Tomizza estis aljuĝita la Premio Strega, la plej grava itala literatura premio, pro La Miglior Vita. En 1979 li ricevis la Aŭstran Ŝtatan Premion por Eŭropa Literaturo pro la germana traduko de la romano.

En 1984, Tomizza ricevis titolon de honora doktoro en Literaturaj Studoj de la universitato de Triesto pro "lia alta arta nivelo kaj lia intensa rakontpotenco".[1]

En la urbo Triesto infanĝardeno (d:Q52844784) kaj en San Dorligo della Valle apud Triesto elementa lernejo (d:Q52748385) portas lian nomon.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • "Materada", romano, tradukita al Esperanto per Pier Giorgio Soranzo, publikigita per la eldonejo Edistudio la 29-an de novembro 1983

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Originala citaĵo el la laŭda parolado : «per l'elevato level artistico della sua intensa attività narrativa, nella quale - afferma ancora la motivazione - si è reso acute, originale interprete di una culture basata sui valori della pacifica convivenza», "pro la alta arta nivelo de lia intensa rakonta agado, en kiu - la instigo daŭras - li fariĝis akra, originala interpretisto de kulturo bazita sur la valoroj de paca kunvivado". Rete ĉe www.zam.it

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]