Furtivos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Furtivos
filmo
Originala titolo Furtivos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1975
Ĝenro filma dramo
Kameraado Luis Cuadrado
Reĝisoro(j) José Luis Borau
Scenaro Manuel Gutiérrez Aragón
Loko de rakonto Hispanio
Rolantoj Lola Gaos • Ovidi Montllor • José Luis Borau • Ismael Merlo • Simón Arriaga • José Riesgo • Beny Deus • Erasmo Pascual Colmenero • Alicia Sánchez
IMDb
vdr

Furtivos (ŝtelĉasistoj) estas hispana filmo premierita en 1975. Reĝisorita kaj verkita de José Luis Borau, kunlabore kun Manuel Gutiérrez Aragón, ege sukcesis kaj ricevis la Oran Konkon al la plej bona filmo en la Donostia Internacia Filmfestivalo,[1] inter multaj aliaj premioj kaj honoroj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ángel (Ovidi Montllor) estas ŝtelĉasisto kiu loĝas en arbara domo kun sia patrino Martina (Lola Gaos), tirana kaj violenta virino. Ili ricevas porokazan protekton de konatulo, nome provincestro. Dum vojaĝo al urbo, Ángle konas Milagros (Alicia Sánchez), juna marĝenulino kaj amantino de konata deliktulo. Ángel protektas kaj portas ŝin hejmen, rezulte en feroca malamikeco fare de la patrino al Milagros. La altiro de Ángel al ŝi, kun la enfermiteca aspekto de la rilatoj inter la roluloj, kondukas al dramo.[2][3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefaj geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Lola Gaos kiel Martina
  • Ovidi Montllor kiel Ángel
  • Alicia Sánchez kiel Milagros
  • Ismael Merlo kiel pastro
  • José Luis Borau kiel provincestro
  • Felipe Solano kiel deliktulo Cuqui [KUki]
  • José Luis Heredia kiel sekretario de la provincestro
  • Erasmo Pascual kiel armilisto
  • José Riesgo kiel Salvita
  • Beni Deus kiel Gonzalo
  • Antonio Gamero kiel arbargardisto

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La surekranigo de Furtivos estis tiom kondiĉita de la frankismaj aŭtoritatoj, ke ĝi ne povis partopreni en la kinfestivaloj de Cannes aŭ Berlino. Tamen ĝi estis bone akceptita en Donostio, kio estis startejo por granda sukceso de kritiko kaj publiko. La malpreteco de la frankismaj aŭtoritatoj rilatis al prezentado en la filmo de provincestro interesata nur per ĉasado kaj manĝoj, tuta kortego de subuloj pretaj plenumi liajn dezirojn kaj arbara etoso kie homoj vivas en nehumana prasocio.

Per tiu filmo, Ovidi Montllor, konata ĝis tiam kiel teatra aktoro en la kompanioj de Núria Espert kaj Adrià Gual, kaj kiel kantisto, startigis paralelan kaj elstaran karieron de kinaktoro.

En la premiera jaro la filmo enspezis 130 012 380 pesetojn, kaj 1 665 765 spektantojn.[4] La filmo enspezis totale 1 575 025,54 eŭrojn.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Festival de San Sebastián». sansebastianfestival. Konsultita la 2an de marto 2021.
  2. «Furtivos: Saturna devorando a su hijo | elmundo.es». www.elmundo.es. Konsultita la 2an de marto 2021.
  3. SensaCine, Furtivos, Konsultita la 2an de marto 2021.
  4. «Recaudación anual en los ámbitos de producción, distribución, exhibición y comercialización de las películas del 1975.».
  5. «Datos de Pelicula ICAA - Catalogo de Películas ICAA». sede.mcu.gob.es. Konsultita la 2an de marto 2021.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Furtivos en la hispana Vikipedio.