Gábor Balogh (moderna pentatlonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Balogh (moderna pentatlonisto)
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1976 (1976-08-05) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo modernpentatlonisto
vdr

Gábor Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Gábor estas hungara pentatlonisto, trifoja olimpiano, okfoja mondĉampiono.

Gábor Balogh[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Balogh estis moderna pentatlonisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ekde 1995 li atingis signifajn internaciajn rezultojn en junularaj kategorioj. Li estis hungara ĉampiono 13-foje sole, teame aŭ stafete inter 1966-2006. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000, Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun arĝenta medalo sole en 2000, krome en mondĉampionumoj li estis la unua okfoje inter 1999-2003 sole, teame aŭ stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2009, poste li havis plurajn postenojn en la hungara sporta vivo. Li ricevis signifajn premiojn inter 2000-2015.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]