Gábor Ditrói

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

DITRÓI Gábor (ditro:i) estis hungara kuracisto (oftalmologo), universitata profesoro naskiĝinta en Koloĵvaro la 3-an de oktobro 1903 kaj mortinta en Segedo la 7-an de majo 1950.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gábor Ditrói havigis diplomon de kuracisto en Budapeŝto (1909) kaj li kvalifikiĝis kiel oftalmologo (1912). Li estis kuracisto inter 1909–13 en Budapeŝto, inter 1913–20 klinikkuracisto, asistanto en la fakultato de la Universitato de Koloĵvaro. En 1918 oni habilitis lin privatprofesoro. Inter 1921–1950 li estis adjunkto en la universitata kliniko de Segedo, de 1925 universitata profesoro, dekano (1930–31; 1939–40; 1945–46); rektoro (1935–36; 1948–49). Li estis redaktorarano de la fakrevuo Szemészet.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Klinik und Pathologie der Uvealtuberkulose" (kun György Szabó, Leipzig-Bp., 1943).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon