Gábor Kemény (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Kemény (lingvisto)
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1948 (1948-05-10)
en Budapeŝto
Morto 7-an de marto 2021 (2021-03-07) (72-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater József Attila Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro G. Gábor Kemény
Infanoj 2
Okupo
Okupo lingvisto • hungarologist
vdr

Gábor Kemény [kemEnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kemény Gábor estis hungara lingvisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis G. Gábor Kemény.

Gábor Kemény (lingvisto)[1] naskiĝis la  10-an de majo 1948(nun 1948-05-10) en Budapeŝto, li mortis la 7-an de marto 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Kemény (lingvisto) maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1966, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971. Post la diplomo li laboris en lingva instituto ĝis la emeritiĝo en 2010. Ekde 1994 li ankaŭ instruis en instrua rango docento en instituto en Miskolc, kie li estis katedrestro inter 1998-2003. Li estis levita profesoro en 2003. Intertempe li kandidatiĝis en 1988, li doktoriĝis en 2002 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1972, gefiloj naskiĝis en 1985 kaj 1986. Li ricevis plurajn stipendiojn inter 1971-2001, premiojn inter 1978-2012.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Krúdy képalkotása (1974)
  • Nyelvművelő kéziszótár (kunredaktoro, 1996, 2005)
  • Nyelvi mozaik – Válogatás négy évtized nyelvművelő írásaiból (eletitaj eseoj, 2007)
  • Krúdy körül – Stilisztikai tanulmányok és elemzések a 20. századi magyar irodalomról (2016)
  • Tanuljunk magyarul is! Válogatott nyelvművelő cikkek 2009–2019. (eletitaj eseoj, 2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]