Gábor Miklósy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MIKLÓSY Gábor [pr. miklo:ŝi] estis hungara aktoro, teatrestro naskiĝinta en Máramarossziget la 27-an de junio 1871 kaj mortinta en Kiskunfélegyháza la 30-an de oktobro 1925.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Miklósy debutis kiel infanaktoro en trupo de sia patro Gyula Miklósy en 1874, poste ekde 1887 ĝis 1889 li ludis en Marosvásárhely. Pli poste li aperis en diversaj provincaj trupoj. Ekde 1894 ĝis 1919 li elpaŝis en la pli malgrandaj urboj de Transsilvanujo. Ekde 1910 ĝis 1925 li estis teatrestro en Kispest, en 1925 en Gyöngyös, Balassagyarmat kaj en aliaj urboj de la Alföld.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Biberách (Katona J.: Bánk bán),
  • Krisztyán Tódor (Jókai M.: Az aranyember);
  • Rettegi Fridolin (Schönthan: A szabin nők elrablása);
  • Zsiga (Szigligeti E.: A cigány);
  • Gonosz Pista (Tóth E.: A falu rossza).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon