Margit Miklóssy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MIKLÓSSY Margit [pr. miklo:ŝi] estis hungara aktorino naskiĝinta en Keszthely la 9-an de junio 1877 kaj mortinta en Koloĵvaro la 26-an de decembro 1940.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Miklóssy debutis en 1893 en trupo de Gyula Kömley kaj ŝi ludis en diversaj vaganttrupoj, poste en 1919 ŝi dungiĝis al trupo de Jenő Janovics de Koloĵvaro. En aprilo de 1925 okaze de sia 30-jara jubileo Imre Kádár festis ŝin kiel la plej elstara komikulino de la teatro de Transsilvanujo. Inter 1928 kaj 1934 ŝi aperis ankaŭ en Oradea.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Mariska (Szigligeti E.: Liliomfi);
  • Jolán (Lehár F.: Cigányszerelem);
  • Bonivardné (Bisson: Válás után);
  • Zsani néni (Móricz Zs.: Nem élhetek muzsikaszó nélkül);
  • Zsivka (Nušič: A kegyelmes asszony);
  • Christel (Strindberg: Júlia kisasszony);
  • A bába (Klabund: A krétakör);
  • Gonosz mostoha (Kacsóh P.: János vitéz).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon