Gábor Novai
Aspekto
Gábor Novai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1949 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantotekstisto produktoro komponisto basisto manaĝero |
Gábor Novai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novai Gábor estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto).
Gábor Novai [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1949 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Novai apartenis al tiu generacio, kiujn ravis frue la gitaraj ŝlagroj. Li komencis gitaradi ekde la 1970-aj jaroj. Kiel talenta basisto iom poste li apartenis al signifaj ŝlagrorkestroj (Corvina, Generál, Hungária, Dolly Roll, ktp). Kiel videblas, li ofte ŝanĝis orkestrojn. En 1972 la menciita Generál kun li venkis en muzika konkurso de Hungara Televizio. Li faris ŝlagrojn ofte kune kun la orkestranoj.
Elektitaj ŝlagroj
[redakti | redakti fonton]Isztambul, Limbó hintó, Hotel Menthol, Casino Twist, Cha-cha-cha, Multimilliomos jazzdobos, Hidrogén bulvár, Nem vagyok ideges.
Liaj filmaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Krisztina szerelmese (televida, 1969)
- Irénke (mallonga filmo, 2005)
Lia muzikalo
[redakti | redakti fonton]- Hotel Menthol (1997, kun Miklós Fenyő)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [1]
- kolekto de videoj