Miklós Fenyő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Fenyő
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1947 (1947-03-12) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo kantisto • diskografa artisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Fenyő, [miklOŝ fenjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyő Miklós estas hungara ŝlagrokantisto, ŝlagrokomponisto, tekstopoeto kaj orkestrestro.

Miklós Fenyő[1] naskiĝis la 12-an de marto 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio de Miklós Fenyő disidis al Novjorko depost falo de la Hungara revolucio de 1956. Tamen iom poste la familio tiel decidis, ke ili revenos al Hungario. Tiu periodo tamen faris profundajn memorojn al Fenyő pri la tiama usona ŝlagromuziko. Fenyő maturiĝis en gimnazio, dum lernado lia samklasano estis Tamás Barta. Fenyő dekomence ricevis private lecionojn pri pianado. Dum la gimnaziaj jaroj li jam fondis ŝlagrorkestron kun Tamás Barta. En 1968 la orkestro de Fenyő jam kun aliaj muzikistoj atingis la unuan lokon en konkurso de Hungara Televizio. Inter 1973-1979 la orkestro turneis en la socialismaj landoj kaj ankaŭ en Okcidenta Germanio. En 1977 la orkestro iomete imitis stilon de Beatles, tamen la kompetentuloj neglektis la orkestron, ilia muzikdisko povis aperi nur 2 jardekoj. En la sekvaj jaroj Fenyő apartenis al la plej popularaj muzikistoj kun grandaj sukcesoj. En 1983 pro personaj konfliktoj la orkestro disfalis, Fenyő muzikadis plu ofte kun aliaj muzikistoj aŭ sola. Lia familia nomo signifas pino, tial li ofte profitis la vortludon kaj dum Kristnasko li ofte faris pinan koncerton aŭ eldonis muzikdiskon (lastfoje en 2017). Li ricevis premiojn inter 1968-2017.

Elektitaj muzikdiskoj (sole)[redakti | redakti fonton]

  • Miki (1983)
  • A Fenyő (1994)
  • Fenyő gyöngye (2002)
  • Kell egy Álom (2007)

Elektitaj ŝlagrotekstoj [1][redakti | redakti fonton]

  • Csavard fel a szőnyeget!
  • Csókkirály
  • Isztambul
  • Multimilliomos jazz-dobos

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]