Géza Allaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Allaga
Géza Allaga
Géza Allaga
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de marto 1841(nun 1841-03-25)
en Hungario Óbecse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 19-an de aŭgusto 1913
en Hungario Baja (Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Imre Allaga
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto • zimbalonisto
vdr

Géza Allaga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Allaga Géza estis hungara komponisto, dirigento, violonĉelisto, zimbalonisto, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis nemesmiliticsi [nemeŝmilitiĉi].

Géza Allaga [1] naskiĝis la 25-an de marto 1841 en Óbecse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio nuntempa Beĉej en Serbio), li mortis la 19-an de aŭgusto 1913 en Baja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Allaga frekventis gimnazion en Baja. En 1855 li komencis lerni violonĉeladon. Inter 1857 kaj 1861 li studis en konservatorio de Vieno, poste li estis dirigento en teatro de Buda. En la sekva jaro li komponis la unuan hungaran opereton, kies melodioj disvastiĝis en Hungarlando. Iom poste li aliĝis al la Nacia Teatro de Pest. Inter 1865-1870 li estis dirigento de teatra trupo de Imre Szigeti en Pécs, poste li estis muzikinstruisto en Baja. En 1873 li estis violonĉelisto de la Nacia Teatro, inter 18841898 en la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ekde 1880 li okupiĝis ankaŭ pri zimbalono, post jardeko li fondis kaj redaktis revuon pri tio, inter 1891-1902 li instruis ĝin en muziklernejo de Budapeŝto. Li estis konstanta akompananto de Lujza Blaha per zimbalono. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, li havis filinon. Li mortigis sin pro nekuracebla malsano.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szerelmes kántor (la unua hungara opereto, 1862)
  • akompanaj muzikoj al teatraĵoj A drótostót, Dobó Katica, Szép Mara, Az amerikai, Az ördög párnája Nyomorúság a korsóban

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Cimbalomiskola (2 volumoj, 1874, respektive 1888)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]