Géza Forintos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Forintos
Géza Forintos
Géza Forintos
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1868 (1868-06-27)
en Mihályfa
Morto 12-an de junio 1954 (1954-06-12) (85-jaraĝa)
en Mihályfa
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Kálmán Forintos
Infano György Forintos
Okupo
Okupo advokato • kontoristo
vdr

Géza Forintos [forintoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Forintos Géza Kálmán Elemér estis hungara ministeria oficisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis forintosházi.

Géza Forintos naskiĝis la 27-an de junio 1868 en Mihályfa, li mortis la 12-an de junio 1954 en Mihályfa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Forintos maturiĝis en mezlernejo en Székesfehérvár, poste li akiris juran diplomon kaj doktoriĝis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li laboris en ministerio pri defendo, kie paŝo post paŝo akiris pli altajn postenojn. Post la 1-a mondmilito li okupiĝis ofte pri la familia bieno en Orbányosfa-Forintosháza. Dum la Hungara Sovetrespubliko lia bieno estis prirabita. En 1921 li emeritiĝis. Li edziĝis en 1899, lia edzino naskis 5 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]