Géza Moravcsik
| Géza Moravcsik | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 28-an de julio 1855 en Bér |
| Morto | 21-an de septembro 1929 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 37/1-3-14 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Patro | Mihály Moravcsik (en) |
| Frat(in)o | Ernő Emil Moravcsik |
| Okupo | |
| Okupo | muzikinstruisto poeto muzikhistoriisto verkisto literaturhistoriisto |
Géza Moravcsik [moravĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moravcsik Géza estis hungara muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia frato estis Ernő Emil Moravcsik. Liaj pseŭdonimoj estis Béri Géza kaj Béri Kelemen
Géza Moravcsik [1] naskiĝis la 28-an de julio 1855 en Bér, li mortis la 21-an de septembro 1929 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Moravcsik frekventis gimnaziojn en Aszód, Szarvas kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li ekinstruis en gimnazio de Szarvas inter 1876-1892. Li studvojaĝis al Germanio kaj Francio en 1879. Li instruis plu lernojaron en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto (1893-1899). Inter 1899 kaj 1925 li estis sekretario de Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo, kie li instruis inter 1900-1918. Li verkis ankaŭ poemojn kaj novelojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Obernyik Károly tanulmány (1889)
- Voltaire Zaire-ja, tanulmány (1894)
- Balzac Honoré Elbeszéléseiből, Francziából fordítva (tradukaĵo, 1895)
- Pedagógiai jegyzetek (1904)
- Mária (scenejlibro, 1905)
- Az Országos Magyar Királyi Zeneakadémia története 1875-1907 (1907)
- A magyar történeti dalmű (1908)
- Shakespeare és a zene (1910)
- Költészettan (1913)

